Novecentismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novecentismo estas la nomo de kultura movado en Hispanio, dekomence arta kaj literatura, sed ampleksigita al aliaj medioj de la kulturo, kiu asociiĝas ĝenerale al artaj kaj literaturaj avangardoj de la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi grupigas aron de verkistoj, ĉefe eseistoj, aktivaj inter la Generacio de la 98a kaj la Generacio de la 27a kaj naskiĝintaj ĉirkaŭ 1880, pro kio oni nomas ĝin kiel Generacio de 1914. Inter ĝiaj ĉeaj membroj estas José Ortega y Gasset, Manuel Azaña, Rafael Cansinos Assens, Eugenio d'Ors, José Bergamín, Ramón Gómez de la Serna, Juan Ramón Jiménez, Ramón Pérez de Ayala kaj Gabriel Miró.

Kelkaj trajtoj karakterizas la generacion, nome la jenaj:

  • En 1914 José Ortega y Gasset diras diskurson "Pri malnova kaj nova politiko", unua publika manifesto de la ĵus fondita Liga de educación política española (Hispana ligo de politika edukado), al kiu apartenis ankaŭ Manuel Azaña, Américo Castro, Manuel García Morente...
  • Plenumas gravan laboron de intelekta renovigo serio de fondaĵoj derivitaj de la Institución Libre de Enseñanza: nome la Residencia de Estudiantes (1911) kaj la Instituto Escuela (1912).
  • En 1915 Ortega fondis la revuon España, organo de reformismaj intelektuloj, kaj du jarojn poste la ĵurnalon El Sol. Samjare oni fondis la babilrondon de la Kafejo Pombo, al kiu venas novaj intelektuloj, verkistoj kaj artistoj, preziditaj de Ramón Gómez de la Serna.
  • En 1916 la kritikisto Rafael Cansinos-Asséns publikigis sian libron La nueva literatura, unua evidenta rekono de la lastaj tendencoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vicente Tusón kaj Fernando Lázaro, Literatura Española, Madrid, Anaya, 1986, p. 217.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Menéndez Alzamora, Manuel. La Generación del 14. Una aventura intelectual. Siglo XXI Editores, 509 pp. 2006. ISBN 978-84-323-1243-4
  • AA. La generación del 14 entre el novecentismo y la vanguardia (1906-1926). Fundación Cultural Mapfre Vida, 365 pp. 2002. ISBN 978-84-89455-56-6


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Novecentismo en la hispana Vikipedio.