Novogirejevo (stacio de Moskva metroo)
Novogirejevo | |||||||
"Novogirejevo", centre de la stacio | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Rusio | ||||||
Urbo | Moskvo | ||||||
Situo | Novogirejevo (Orienta arondismento) | ||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 30-a de decembro 1979 | ||||||
Arkitektoj |
| ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Kodo | 080 | ||||||
| |||||||
"Novogirejevo" (ruse Новогире́ево) estas stacio de Moskva metroo sur Kalininskaja linio, situas inter la stacioj "Perovo" kaj "Novokosino", en orienta parto de Moskvo (distrikto Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub la Zelonij avenuo ĉe ĝia kruciĝo kun Svobodnij avenuo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitektoj - R.Pogrebnoj kun helpo de V.Pluĥin. Inĝenieroj-konstruistoj - T.Ĵarova, A.Jurlov.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de la kajo troviĝas subtera vestiblo kun elirejoj en la urbon al Zelonij avenuo.
Dum la periodo 1979 - 2012, ĝis kiam oni malfermis la novan stacion "Novokosino", "Novogirejevo" estis la fina stacio de sia linio.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:25-1:00.
Nomo
La stacio ricevis sian nomon de la distrikto Novogirejevo, al kiu ĝi apartenas.
Historio
La stacio estis malfermita la 30-an de decembro 1979 en konsisto de linio "Marksistskaja" - "Novogirejevo".
Dekoro
Sur la stacio estas du serioj po 26 kolonoj, dekoritaj per hela marmoro kaj diverskolora friso kun enhavo laŭ la temo de apudmoskva naturo (aŭtoro - A.Kuznecov). Muroj super la trakoj estas el hela marmoro supre kaj griza-blua marmoro malsupre, sur ili ankaŭ estas multcolora friso.
Planko de la stacio estas kovrita de ruĝa kaj bruna granito, strioj el blanka marmoro dividas ĝin je kvadratoj. Lumiloj estas kaŝitaj en plafono.
Akcidentoj
Mencioj en beletro
En la rusa literaturo
La stacio menciitas en la romano de Sergej Kuznecov "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай"[1]), en kiu nemultaj survivintaj homoj post la nuklea milito vivas en metroo.
Interesaj faktoj
- Distanco inter kolonoj de la stacia halo (7,5 m) estas pli granda ol kutime (kaj laŭ dekomenca projekto). Pro tio "Novogirejevo" aspektas pli vasta.
- Ĉe la stacio komenciĝas multaj apudurbaj busaj itineroj. Pro tio la stacio estas unu el la plej ŝarĝitaj stacioj de Moskva metroo (tiel nomata "efekto de "Viĥino": post la fina stacio pasaĝeroj jam ne povas lokiĝi en la vagonon). Post malfermo de "Novokosino" la stacion uzas jam malpli da pasaĝeroj.
Eksteraj transirejoj
- Aŭtobusoj: 17, 21, 36, 237, 247, 276, 615, 617, 645, 659, 662, 776, 811. Apudurbaj autobusoj ĝis Balaŝiĥa, Ĵeleznodoroĵnij, Reutov.
- Trolebusoj: 64, 77.
- Tramoj: 24, 34, 37.
- Fervojo: proksime situas stacio "Novogirejevo".