Nuberu
La nubero, nuberu, ñuberu, aŭ nubeiro estas parto de astura, kantabra aŭ galega mitologioj. Ĝi estas konata sub la tri nomoj respektive depende de la mitologio. Laŭ astura mitologio, Nuberu - laŭlitere "La Nubo-Majstro" (ankaŭ konata en okcidenta Asturio kiel Reñubeiru aŭ Xuan Cabritu), estas la astura dio de nuboj kaj ŝtormoj.
Foje ĝi estas reprezentita kiel viro kun dika barbo, kiu portas kapron, havas ledveston kaj grandan ĉapelon. Ĝi povas esti terure kruela kun homoj, damaĝi kampojn kaj paŝtejojn, kvankam ankaŭ povas esti helpema kun tiuj kiuj helpis lin antaŭe. La mito rakontas al ni ke ĝi (aŭ li) vivas en la urbo Orito, en Egiptujo. Folkloristoj opinias ke Nuberu estas astura resto de la antikva dio Taranis, kiu ankaŭ regis en la zono kaj estis adorita en Asturio ĝis la Mezepoko.