Nubia lingvo
Nubia lingvo | |
---|---|
Nòbíín | |
Parolata en: | Sudano kaj Egiptio |
Denaskaj parolantoj: | proksimume 730.000 |
Genetika klasifiko: | Nilo-sahara lingvaro Orientsudana lingvaro |
Subklasifikado: | Nòbíín kaj Midob |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1: | neniu |
ISO 639-2: | nub |
ISO 639-3: | fia |
La nubia lingvo estas aglutina lingvo de la nilo-sahara lingvaro, parolata en nordorienta Sudano kaj suda Egiptio de la afrika popolo de la nuboj. La malnova nubia lingvo estis grava lingvo dum la Egipta civilizo. La moderna nubia lingvo estas disdividata en du dialektoj, unu parolata ĉe la Nilo-valo (nila nubia, nòbíín), l'alia en la okcidenta sudana provinco de Kordofano (monta nubia, midob). Ambaŭ estas skribita per la araba alfabeto. La frazstrukturo estas SOV. La vortaro estas arĥaja kaj tre malvasta.
Kiel aglutina lingvo ĝi havas multajn prefiksojn kaj sufiksojn. Ĉi tiu surstrukturo estas tamen komplikiĝata kaŭze de la celado je kompleksa asimilado inter morfemoj por harmoniigi kaj glatigi la prononcado. Ĉi tio komplikas la penadojn por krei vortaron, ĉar vortoj fleksias parte nur aglutinante morfemojn. Vortaro momente estas kompilata en la universitato de Kairo.