Numeo
| Numeo (Nouméa) | ||
|---|---|---|
Panoramo de Numeo |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Kolektivo | Nov-Kaledonio | |
| Provinco | Suda Provinco | |
| Tradicia areo | Djubéa-Kaponé | |
| Urbestro | Jean Lèques (2008–2014) | |
| Insee-kodo | 98818 | |
| Poŝtkodo | 98800 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 97 579 (2009) | |
| Loĝdenso | 2 168,4 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 22°16′33″S 166°27′29″O / 22.2758°S, 166.458°OKoordinatoj: 22°16′33″S 166°27′29″O / 22.2758°S, 166.458°O | |
| Alteco | 0 ĝis 168 m | |
| Areo | 45 km2 | |
| Situo | ||
|
|
||
Numeo (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio.
Kun 97 579 loĝantoj en 2009, Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo loĝas 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[1].
Enhavo |
Situo [redakti]
La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.
Historio [redakti]
La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.
Esperanta vivo [redakti]
Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).
Vidindaĵoj [redakti]
Ĝemelurboj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (fr). Alirita la 18-an de novembro 2012.