Nándor Filarszky
Nándor Filarszky [filarski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filarszky Nándor estis hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta en 1917, ordinara en 1932, honora en 1940).
Nándor Filarszky [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1858 en Hungara reĝlando, en urbo Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 23-an de junio 1941 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Nándor Filarszky frekventis universitaton en Budapeŝto, poste en 1885 li ekinstruis samloke en la universitato. En 1899 li ekhavis postenon en Hungara Nacia Muzeo, inter 1919-1929 li estis tie direktoro. Li okupiĝis ĉefe pri la algoj.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Adatok a Cleomeae rendszertani állása, szövettani szerkezete és fejlődéséhez (1884)
- A Charafélékről (1893)
- Növénymorphológia (1911)
- A Charafélék monográfiájának kísérlete (1941)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio kun foto
- biografio hungare Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine