Obeluso (tipografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obeluso estas tipografia signo en la formo de kruco, kies malsupra brako estas pli longa. Ĝi estas uzata por marki piednotojn, same kiel la asterisko. Ĝia unikoda valoro estas U+2020; ĝi havas specialan reprezenton en HTML, nome †.

Foje ankaŭ la dividsigno (÷) estas nomata obeluso.

Uzo de la obeluso[redakti | redakti fonton]

Por piednotoj oni uzas la obeluson kutime nur, kiam la asterisko jam estis uzita, do kiam estas pli ol unu piednoto sur paĝo aŭ en sekcio.

La historie unua uzo de la obeluso estis en psalmlibroj de la kristana eklezio, kie ĝi markis paŭzeton. Ĉar la obeluso similas kristanan krucon, kristanoj nun ofte uzas ĝin por marki la mortodaton de persono. (Asterisko tiam markas la naskiĝdaton.) Por ne ofendi kristanojn oni tial evitu uzi la obeluson kiel piednotan markilon ĉe la nomo de persono, kiu ankoraŭ vivas.

Ĉar la obeluso estas interpretebla kiel pik-batalilo (kun la klingo malsupre, la tenilo supre kaj manprotektiloj dekstre kaj maldesktre, ĝi foje estas nomata "ponardo", laŭ la angla ekzemplo (dagger).