Obere Donau (naturparko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
roko Stiegelefelsen ĉe Fridingen en la "Donaudurchbruch" (Danubokanjono) tra la Schwäbische Alb

La naturparko Naturpark Obere Donau situas en la sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo kaj ampleksas grandajn partojn de la distriktoj Tuttlingen kaj Sigmaringen. Ĝi estis fondita en 1980. La 860 km² grandan naturparkon administras samnoma asocio, kies sidejo estas en la vilaĝo Beuron. La monto Heuberg [elparolu: Hojberg], sudokcidenta altebenaĵo de la Ŝvaba Ĵuraso, ĉi tie interrompita de la rivero Danubo, formas la laŭ areo plej grandan parton de la naturparko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]