Oficiala lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La oficiala lingvo (oficeja lingvo) de iu lando estas lingvo, en kiu la loĝantoj de la ŝtato turnas sin al registaraj instancoj, al oficejoj ktp.

Ne ĉiu lando fiksis per leĝo la oficejan lingvon (ekz-e Usono), sed en multaj landoj aperis leĝo pri la oficeja lingvo kaj ankaŭ leĝoj pri lingvaj rajtoj de la naciaj malplimultoj.

En multaj landoj aŭ ŝtatoj la situacio ŝanĝas laŭlonge de la historio. Ekzemple en Hispanio dum la reĝimo de Franko nur la kastilia estis oficiala respektive oficeja; post la reenmeto de demokratio fine de la 20-a jarcento ankaŭ la kataluna, la galega kaj la eŭska iĝis (loke aŭ regione) oficeja.

En diversaj lokoj la polemikoj pri oficejeco de tiu aŭ alia lingvo komplikigas politikajn situaciojn, foje eĉ enkondukante al militoj, kiel okazis en la eksa Jugoslavio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

TTT-ejo (france) pri la diversaj prilingvaj leĝaroj tra la mondo