Ogdoado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ogdoado en la egipta mitologio estas kolekto de ok diaĵoj veneritaj en Hermopolis ĉe Aŝmunejn de la Alta Egiptio, dum la 15a jarcento a.K. Sed al tiu nombro, kun malsama celo kaj malsama enhavo, enamiĝis gnostikuloj de la unua kristana epoko kaj eĉ Ekleziaj Patroj

Laŭ la kosmogonio hermopolitana, monteto je koto emerĝintus el la akvo, monata izolo de la Flamoj aŭ Izolo de la Tranĉiloj, kaŭzante ok unuatempajn diojn, kvar masklaj kun rana kapo kaj kvar malmasklaj kun serpenta kapo. Tiuj diaĵoj, pro io ke ili havis prapatron, nome la dio kreinto Thot, simbolanta la Lunon, estis:

La legendo krome ellaborita en Tebo aliiĝus kaj dioj ekzistigus ovon, el kiu naskiĝis Amon, la dio-suno.

Per la surpreno de ĉiam pli granda povo flanke de la klerularo de Amon ĉe la templa komplekso de Karnak, tiu ĉi lasta diaĵo estos homigita kaj ĉirkaŭ ĝi estos formita familio (laŭ la triunua strukturo tipa de la tiamaj egiptanoj), komponita je edzino Mut kaj filo Ĥonsu.

Ogdoado kaj gnostikismo

Gnostikuloj profitas la supozitan perfektecon aŭ kompletecon de la Ogdoado por elpensi enajn rilatojn de la ok estaĵoj tra kiuj okazas la eventoj de la kreado, miskreado, pekfalo de la homo kaj elaĉeto kaj ĉio miksita kun astronomio kaj astrologio.

Ogdoado priskribita de gnostikulo Valenteno en la dua jarcento p.K., en kompleksa sistemo (kun la du unuaj Propator kaj Ennoia)

.

Kurioze ludas la diversaj manieroj malkomponi la ciferojn de la ok kaj ilin rekomponi.

La nombro ok plenumas gravan rolon en la gnozaj sistemoj; plue necesas distingi tri (aŭ pli) diversajn manierojn per kiuj dividi kaj sumi siajn ciferajn erojn.

7 + 1

En tiu sistemo oni imagas sep ĉielojn kun unu pli supra regiono nomata Ogdoado, astronomia regiono de la fiksaj steloj.

Estas proponataj ankaŭ 6 + 2 kaj 4 + 4, kie sumo estas ĉiam ok: la diversa apartigo priskribas malsamajn rilatojn inter la diaj emanaĵoj kaj kreitaĵoj

Ogdoado kaj Kristanismo

Sendepende de la egipta milologio kaj de la diversaj ideoj de la gnozo de la eonoj emanataj, kiujn oni konas nur el papirusaj kaj pergamenaj fragmentoj aŭ per citaĵoj de kristanaj verkistoj, ankaŭ la oficiala kristanismo estis allogita de la perfekteco kaj aludkapablo kaj simbola riĉeco de la Ogdoado. Ankaŭ pro kristanoj la Ogdoado povas esprimi la organizon de la mondo, kiel por la antikvuloj.

Foje la mombro ok estas estas dividita kaj sumita tiele: 15 malkomponita en 7+8 estas komentita tiele: La nombro sep estas la leĝo, nome la Malnova Testamento dum la ok estas, nome la Ogdoado, estas la Nova Testamento. Cirilo el Aleksandrio, Eklezia Patro, parolas pri la nombro 17 komponita je 7 estas la leĝo kaj la profetoj dum la 8 estas la resurekto de Kristo.

Laŭ Gregorio la Granda la 7 signifas la tagojn de la surtera vivo dum 8 signifas la eternan vivon kiun la Sinjoro donis per sia resurekto kiu estas simbolata de 15.

La Ogdoado estas projekciita en la nombro de personuloj en absidaj konkoj de katedraloj kaj bazilikoj. Unu el la plej gravaj Ekleziaj Patroj, sankta Ambrozio el Milano, multe ŝatis la temon de la Ogdoado reflektita en siaj versoj skribe prezentitaj en la baptujo de Sankta Tekla en Milano. Spurojn, diversmaniere aranĝitajn, oni vidas en liturgiaj ornatoj, en monumentoj kaj ikonografio: temas pri simbolaro hodiaŭ malfacile percepteblaj fare de la fidelularo se ne aparte klerigitaj.

En arkitekturo estas foje preferata la oktangulo, certe obeanta al la simbolaro de la Ogdoado.

Eŭsebio de Cezareo kaj Ireneo el Liono verkis tutan libron temantan pri Ogdoado, nun perdita kaj eĉ ne rekonstruebla. Eble tiu Eklezia Patro pritraktis ogdoadon por rimarkigi la distancon inter la fizika Ogdoado de gnostikuloj kaj la simbola Ogdoado de la ekleziaj verkistoj. [2]

Ogdoado kaj Renesanco

Kune kun Ogdoado ankaŭ Eneado (vidu egiptan mitologion) estas fonto de simbolaro kaj okazo de kompara instruado kiel aperas el kopta teksto devenanta el la gnoztika biblioteko malkovrita en Nag Hammadi. Laŭ formo de dialogo inter Hermeso kaj disĉiplo [1]. Tiu dialogo influis kaj ekzaltis la enketan fantazion de humanistoj kaj renesanculoj.

Notoj

  1. [1]

Bibliografio

  • Encyclopedie van de Mythologie. van Reeth, Dr. A. Tirion, Baarn: 1994 ISBN 9051213042
  • Ewa Wasilewska Creation Stories of the Middle East, Jessica Kingsley Publishers 2000, pp. 60ff.
  • George Hart The Routledge Dictionary Of Egyptian Gods And Goddesses, Routledge 2005, p. 113
  • Françoise Dunand, Christiane Zivie-Coche Gods and Men in Egypt: 3.000 BCE to 395 CE, Cornell University Press 2004
  • John D. Baines, Byron Esely Shafer, David P. Silverman, Leonard H. Lesko Religion in Ancient Egypt: Gods, Myths, and Personal Practice, Cornell University Press 1991
  • This article uses text from A Dictionary of Christian Biography, Literature, Sects and Doctrines de William Smith kaj Henry Wace.
  • Hartwig Altenmüller: Achtheit. In: Lexikon der Ägyptologie. Bd. 1, Wiesbaden 1975, Spalte 56–57
  • Hans Bonnet: Lexikon der ägyptischen Religionsgeschichte. 3. Aufl., Berlin 2000, S. 5–6, ISBN 978-3-937872-08-7
  • Kurt Sethe: Amun und die Acht Urgötter von Hermopolis, 1929
  • Enciclopedia Treccani.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara