Ora ortangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La granda ortangulo BA estas ora ortangulo; tio estas, la proporcio b estas 1:φ. Por ĉiu tia ortangulo, kaj nur por ortanguloj de ĉi tiu specifa proporcio, se oni forprenas kvadraton B, kiu estas maldekstre, A, estas alia ora ortangulo; tio estas, kun la samaj proporcioj kiel la originala ortangulo.

En geometrio, ora ortangulo estas ortangulo, kies lateraj longoj estas en la ora proporcio, 1:φ, kio estas proksimume 1:1,618.

Distinga esprimilo de ĉi tiu formo estas tiu, ke - se kvadrata sekcio estas forprenita - la resto estas alia ora ortangulo, kio estas, kun la samaj proporcioj kiel la unua. Kvadrata forigo povas ripetita malfinie, kiu kondukas al proksimuma kalkulado de la ora spiralo.

Laŭ Mario Livio, pro eldono de Luca Pacioli Divina Proportione en 1509,[1] "kun libro de Pacioli, la ora proporcio startis al iĝi havebla al artistoj en teoriaj traktatoj, kiuj estis ne tute matematikaj, kiujn ili povis reale uzi,"[2]

Multaj artistoj kaj arkitekturistoj faras siajn laborojn por aproksimi formon de la ora ortangulo, kiu estas konsiderata kiel plaĉanta. La proporcioj de la ora ortangulo estas observitaj en laboroj uzantaj la eldonon de Pacioli.[3]

Konstruado de ora ortangulo[redakti | redakti fonton]

Maniero por konstrui oran ortangulon. La kvadrato estas konturita en ruĝa. La rezultantaj dimensioj estas en la rilatumo 1:φ, la ora proporcio.

Ora ortangulo povas estas konstruebla per cirkelo kaj liniilo per ĉi tiu tekniko:

  • Konstruu simplan kvadraton
  • Desegnu linion de la mezpunkto de unu latero de la kvadrato al kontraŭa angulo
  • Uzu ĉi tiun linion kiel radiuso por desegni arkon, kiu difinas la alton de la ortangulon
  • Plenumu la oran ortangulon

Aplikoj de la ora ortangulo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pacioli, Luca. De divina proportione, Luca Paganinem de Paganinus de Brescia (Antonio Capella) 1509, Venecio.
  2. Livio, Mario (2002). The Golden Ratio: The Story of Phi, The World's Most Astonishing Number - La Ora Rilatumo: La Rakonto de Φ, La Monda Plej Miriga Nombro. Novjorko: Broadway Books. ISBN 0-7679-0815-5.
  3. Van Mersbergen, Audrey M., Rhetorical Prototypes in Architecture: Measuring the Acropolis with a Philosophical Polemic - Retorikaj prototipoj en Arkitekturo: mezuro de la Akropolo kun filozofia diskuto, Communication Quarterly - Komunikado Kvarone, Volumo. 46, 1998 ("Ora ortangulo havas rilatumon de la longon de ĝiaj lateroj egalan al 1:1.61803+. La Partenono estas de ĉi tiuj dimensioj.")
  4. Le Corbusier, La Modulor, p. 35, kiel citita en Padovan, Richard, Proporcio: Scienco, Filozofio, Arkitekturo (1999), p. 320. Taylor & Francis. ISBN 0-419-22780-6: "Ambaŭ la pentradoj kaj la arkitektura dezajno utiligas la oran dispartigo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]