Ora proporcio
La ora proporcio (latine sectio aurea) estas rilato inter du nombroj, plej ofte distancoj, rigardata en la arto kaj arkitekturo kiel centra nocio pri estetiko kaj perfekta harmonio. Plue la ora proporcio aperadas ankaŭ en la naturo kaj havas interesajn matematikajn ecojn.
Ora sekco estas divido de difinita distanco je du partoj, per kiu la rilato de la malgranda parto al la granda estas la sama kiel la rilato de la granda al la tuto. Se la tuta longo estas a kaj la pli granda parto estas x, tiam la pli malgranda parto estas a – x. La proporcio estas do (a – x) : x = x : a.
La bazo de la ora proporcio estas la nombro fi (Φ, φ) :
Kalkulado
Listo de nombroj – Neracionalaj nombroj ζ(3) – √2 – √3 – √5 – φ – α – e – π – δ | |
En duuma sistemo | 1.1001111000110111011... |
En dekuma sistemo | 1.6180339887498948482... |
En deksesuma sistemo | 1.9E3779B97F4A7C15F39... |
kiel senfina frakcio | |
kiel senfina radiko | |
Algebra nombro |
Du kvantoj pozitivaj a kaj b estas en la ora proporcio , se
Ĉi tiu ekvacio definas senambigue la nombron
La ekvacio dekstra montras, ke , kion ni substituu en la maldekstra parto:
Oni povas elimini b-on, kio donas
Multiplikante ambaŭ flankojn per kaj transŝovante terminojn, ni ricevas
La nura pozitiva solvo de ĉi tiu kvadrata ekvacio estas
Vidu ankaŭ
- Ora angulo
- Ora funkcio
- Ora ortangulo
- Ora dispartiga serĉo
- Logaritma spiralo
- Fibonaĉi-nombroj
- Sankta geometrio
- Plasta nombro
- Dinamika simetrio
- Ora proporcia bazo
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda