Oravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri rivero. Pri regiono temas artikolo Oravio.

Oravo
slovake: Orava, pole: Orawa, hungare: Arva
rivero
Árva - Castle.jpg
Oravia burgo kun rivero Oravo
Oficiala nomo: Orava
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distriktoj Distrikto Námestovo, Distrikto Tvrdošín, Distrikto Dolný Kubín
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Elektitaj municipoj
Ĉefa fontrivero Blanka Oravo
 - situo Paráč, Oravia Maguro
Apuda fontrivero Nigra Oravo
 - situo Góra Żeleźnica
Kunfluejo de fontriveroj Oravia akvobaraĵo
Enfluejo Váh
 - situo Kraľovany
 - alteco 430,7 m
Longo 60,3 km (37 mi)
Akvokolektejo 1 991,8 km² (199 180 ha)
Trafluo
 - mezproksima 34,5 /s
 - maksimuma 1 120 /s
 - minimuma 2,3 /s
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Orava River
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Oravo ( pole: Orawa, hungare: Arva) estas rivero en nordokcidenta Slovakio en historia regiono Oravio. Ĝi estas 60,3 km longa kaj ties akvokolektejo havas areon 1991,8 km².

Paso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝas per kunfluo de Blanka Oravo kaj Nigra Oravo; sur ilia kunfluejo estis konstruita Oravia akvobaraĵo. El la akvobaraĵo ĝi elfluas sub nomo Oravo tra sudokcidenta direkto. Proksime de municipo Kraľovany ĝi enfluas ĝis Váh kaj en supermara alteco 431 m.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Akva reĝimo[redakti | redakti fonton]

La plej granda trafluoin ĝi havas en marto kaj en aprilo, kiam degelas neĝo, male la malplej grandan ĝi havas en januaro kaj en februaro. Historie malplej altan trafluon estis registrita ankoraŭ antaŭ konstruo de Oravia akvobaraĵo – 4,8 m³/s, plej granda nur post ties finkonstruo la 19-an de junio 1958 – 2300 m³/s.