Orfalu
Orfalu estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szentgotthárd. En la loknomo falu signifas hungare: vilaĝo.
Bazaj informoj
Poŝta kodo: 9982
Areo: 7 km²
Loĝantaro: 60
Historio
La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie arbarojn, la ejo iĝis neloĝata limgarda regiono. Poste abato de Szentgotthárd fondis tie bienodomon. La vilaĝo post Traktato de Trianon trovis sin apud la nova landlimo al SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 oni faris fer-kurtenon laŭ la aŭstra limo. La aŭstra limo estas ne tro for, la vilaĝo estis en kvaranteno.
Vidindaĵoj
Apud la vilaĝo estas lago Fekete (=nigra), kie estas maloftaj kreskaĵoj. Orfalu apartenas al Nacia Parko Őrség kaj Hanság.