Orientazia Arta Muzeo (Budapeŝto)
Orientazia Arta Muzeo | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Adreso | 1062 Budapest, Andrássy út 103. | ||
Poŝtkodo | 1062 | ||
Situanta sur | Avenuo Andrássy | ||
Estro | Dr. Györgyi Fajcsák (direktoro) | ||
Koordinatoj | 47° 30′ 41″ N, 19° 4′ 23″ O (mapo)47.51138611111119.073033333333Koordinatoj: 47° 30′ 41″ N, 19° 4′ 23″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://hoppmuseum.hu/ | ||
Orientazia Arta Muzeo pri "Hopp Ferenc" (hungare Hopp Ferenc Kelet-Ázsiai Művészeti Múzeum) estas muzeo laŭ avenuo Andrássy en Budapeŝto, kiu kolektas industriartajn objektojn pri Orienta Azio.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La muzeo havas lokon en vilao. La konstruaĵo estis iam loĝdomo de Ferenc Hopp, nuntempe historia monumento.
Ekspozicio[redakti | redakti fonton]
Bazo de la kolektaĵo estas donaco de Ferenc Hopp, kiu konsistis el 4000 objektoj. La muzeo ekfunkciis en 1923. Tiam aldoniĝis similaj objektoj el diversaj hungaraj muzeoj, poste alvenis donacoj precipe post 1945, ekzemple de Vjetnamio, Ĉinio, Nord-Koreio. En 2006 la kolektaĵo konsistis jam el 23 000 objektoj. El ili nepre menciindaj la japanaj bronzaĵoj kaj porcelanoj. La tuta muzeo prezentas ĉinajn, japanajn, baratajn, nepalajn, tibetajn, mongolajn, koreiajn artaĵojn. La vilao jam ne sufiĉis prezenti ilin, tial ekde 1955 estas 2 ekspozicioj. Ĉi tie estas porokazaj ekspozicioj, la iamaj artaĵoj de Ferenc Hopp estas videblaj proksime en alia vilao.
Elektitaj muzeanoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungarlingva Vikipedio
- [1]
- oficiala paĝo