Orientbalta raso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Eaqstbalt.JPG
la germanlingva enciklopedio Meyers Blitz-Lexikon (Leipzig, 1932) uzas volinian virinon kiel ekzemplo de la orientbalta raso.

La orientbalta raso estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, unuafoje uziĝis fare de la antropologo Rolf Nordenstreng, sed populariĝis per la scienca rasisto Hans F. K. Günther, tre atentata en Nazia Germanio. La "orientbalta raso" priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la loĝantoj de iuj partoj de Baltio kaj orienta Eŭropo: anoj de tiu raso havu "malaltan staturon kaj malaltan kapon kun larĝa vizaĝo, kun tre forta makzelo sen aparte elstara mentono, relative larĝan kaj mallongan nazon, malhelblondan hararon, elstarajn helajn (grizajn aŭ helbluajn) okulojn) kaj helan haŭton kun griza subtono". En la verkaĵoj de Hans F. K. Günther la termino estis parto de hierarkiisma "nordisma" rasa modelo, kiu elstarigis laŭdiran superecon de la nordia raso. La usona scienca rasisto Madison Grant teorie postulis ke la orientbalta raso estu miksaĵo de la nordia kaj alpa tipoj.

Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.