Orlando Ramón Agosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agosti enpostenigante kiel membro de la Junta Militar.

Orlando Ramón Agosti (San Andrés de Giles, provinco Bonaero, 22-a de aŭgusto de 1924Bonaero, 7-a de oktobro de 1997)[1] estis militisto argentina, elpostenigita kaj juĝata kiel kulpulo de krimoj kontraŭ la homeco, integrinto de la unua militista stabanaro de la memproklamita Proceso de Reorganización Nacional, nome diktaturo kiu regis de facto en Argentino el 1976 al 1983 post la puĉo kiu elpostenigis la prezidentinon María Estela Martínez de Perón.

La 24-an de marto de 1976, kun la generalleŭtenanto de la Armeo Jorge Rafael Videla kaj la admiralo Emilio Eduardo Massera de la Mararmeo okazigis la puĉo. Malhele malantaŭ siaj kunuloj en la Junta, li estis la malplej respondeca pri la agadoj de regado, kaj ĉefe pri la kontraŭleĝa subpremado. La 25-a de januaro de 1979 Orlando Agosti retiriĝis. Lialoke oni nomumis la brigadgeneralon Omar Domingo Rubens Graffigna, kiu ekestris ĉe la Aerarmeo.[2][1][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Nación: Murió el ex Brigadier Orlando R. Agosti
  2. Efemérides Aeronáuticas del mes de enero
  3. Clarín: Murió Orlando Ramón Agosti

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]