Oste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oste
rivera vojo
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 153 km
Fluo
Fonto sude de Tostedt
- Alteco super marnivelo 54 m
Enfluejo ĉe Neuhaus en la riveron Elbo
Geografio
Trairataj urboj Zeven, Bremervörde, Hemmoor
Alfluantoj
- Dekstraj Ramme, Twiste, Bever
- Maldekstraj Mehde-Aue, Bade, Mehe
Map
vdr

La rivero Oste estas rivero en Germanio, pli ekzakte en ties federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidenta parto de la ŝtato. La rivero longas 153 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 42-an lokon. Interalie ĝi pasas la teritorion de la loĝlokoj Zeven, Bremervörde kaj Hemmoor, komence fluanta okcidenten, poste precipe norden. Ĉe Neuhaus ĝi enfluas en la pli grandan riveron Elbo, en loko kie la "funelo"-forma enfluejo de la rivero Elbo en la Nordan Maron jam tiom larĝas, ke ĝi preskaŭ jam konsidereblas mara golfeto. La vojo de la rivero Oste pasas la germaniajn distriktojn Harburg, Rotenburg, Stade kaj Cuxhaven.

kano riverborda