Oswin Puttrich-Reignard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswin Puttrich-Reignard
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1906 (1906-08-25)
en Brotterode
Morto 27-an de septembro 1942 (1942-09-27) (36-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo ĉefkameraisto • arthistoriisto • arkeologo
vdr

Oswin Hans-Wolf PUTTRICH-REIGNARD (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1906 en Brotterode, mortinta la 27-an de septembro 1942 ĉe Orienta Fronto) estis germana arĥeologo kaj raportisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Puttrich-Reignard estante filo de samnoma prusa ĉefforstisto frekventis la kadetan lernejon en Naumburg (Saale) kie li trapasis en 1918 post la Novembra Revolucio en 1918 la abiturientan ekzamenon. Li studis jursciencojn kaj arthistorion ĉe la universitatoj en Berlino, Halle kaj Kiel kie li ankaŭ doktoriĝis en la jaro 1934-a. Interrompitis lia studenta tempo per pluraj studvojaĝoj eksterlanden kiuj kondukis lin i.a. al Sicilio.

Puttrich-Reignard estris plurajn sistemajn grundajn priesploradojn en Sicilio, proksime de Palermo (Cefalà Diana). Krome li estis en vintro 1931/32 teĥnika asistanto ĉe la dua elfosadkampanjo en Ktesifono kiel ĉefa elfosisto kaj desegnisto.[1] Tiun ĉi elfosadon organizis la berlina Muzeo pri islama arto kaj la novjorka Metropola Muzeo de Arto. Poste li ĉeestis dum pluraj semajnoj ĉe elfosado de Görres-societo en Tabgha ĉe Maro Kineret. Li vojaĝis i.a. en Transjordanio, Egiptio, Norda Afriko kaj alie.

Puttrich-Reignard estis laste kameraisto ĉe la 6-legiono. Li anis ĉe SS-Totenkopf-kavaleriregimento nr 2[2] falonte batalkampe.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Glasfunde von Ktesiphon. Kiel 1936 (=disertaĵo)
  • mit Alfons Maria Schneider: Ein frühislamischer Bau am See Genesareth. Zwei Berichte über die Grabungen auf Chirbet el-Minje. (=Palästina-Hefte des Deutschen Vereins vom Heiligen Lande 15), Köln 1937

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maurice S. Dimand: Die Ausgrabungen der zweiten Ktesiphonexpedition (Winter 1931/32 ...), eldonis: Staatliche Museen zu Berlin und Metropolitan Museum of Art (New York, N.Y.), 1933, p. 32.
  2. [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo ĉe: Berliner Museen, Amtliche Berichte aus den Preussischen Kunstsammlungen 1943, p. 20–21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]