Ottokár Kadić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottokár Kadić
Ottokár Kadić kun la dua edzino
Ottokár Kadić kun la dua edzino
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1876 (1876-07-29)
en Stara Pazova
Morto 28-an de februaro 1957 (1957-02-28) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo paleontologo • universitata instruisto • geologoarkeologo • speleologo
vdr

Ottokár Kadić [kadicj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kadić Ottokár estis hungara-kroata geologo, arkeologo, kavernisto, paleontologo, profesoro.

Ottokár Kadić [1] naskiĝis la 29-an de julio 1876 en Kroatio (ankaŭ en Hungara reĝlando) en Opazova (nuntempa Stara Pazova en Serbio). Li mortis la 28-an de februaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memortabulo ankaŭ pri Ottokár Kadić

Ottokár Kadić devenis el varia kroata-hungara geedzoj. Jam kiel infano, li ekŝatis la kavernojn. Li frekventis universitatojn en Zagrebo kaj Munkeno. Li doktoriĝis en 1900. Post siaj studoj li laboris ĝis la emeritiĝo en 1936 hungara geologia instituto. En 1906 li science esploris kavernon en Bükk, kie li trovis restaĵojn pri prahomo. Tiu dato estas la serioza starto de la hungara kavernoesplorado. Poste li esploris en diversaj kavernoj, ekzemple en 1936 li trovis mentonon de neandertala homo. En 1917 li estis nomumita privata profesoro, en 1928 publika eksterordinara profesoro. En 1953 li ricevis la titolon kandidato. Li longe redaktis fakrevuojn pri kavernoj, krome li fondis kavernistan societon, kiun li longe gvidis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Szemlőhegyi barlang kutatásának eredményei (1933)
  • Cserépfalu vidékének barlangjai (1940)
  • Az Északnyugati Bükk barlangjai (1944)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj
  • memormedalo "Kadić Ottokár"

Fontoj[redakti | redakti fonton]