Ovitz-familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ovitz-familio [ovic sed ankaŭ oviĉ] estis familio de judaj nanoj, veturantaj muzikistoj, kiuj travivis suferojn en la koncentrejo de Aŭŝvico, dum la dua mondmilito.

Origino[redakti | redakti fonton]

La Ovitz-familio devenis el la rumana vilaĝo Rozalia, en Transilvanio. Ili estis posteuloj de Ŝimson Eizik Ovitz (1868-1923), amuzisto kaj migranta rabeno. Li estis patro de 10 nanaj infanoj kaj unu normalstatura el du geeziĝoj. La patro mem estis nano.

La infanoj fondis sian propran amuzgrupon , La liliputa trupo. Ili kantis kaj muzikis tra Rumanio, Hungario kaj Ĉeĥoslovakio en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Ili povis kanti jidiŝe, hungare, rumane, ruse kaj germane. Se ili ne turneis, ili vivis en unuopaj domoj kun geedzoj. Komence de la dua mondmilito, kunlaboris 12 familianoj, el ili 7 nanoj. Ili havis unuaj radion kaj aŭtomobilon en la vilaĝo.

Post kiam Hungario okupis nordan Transilvanion en septembro de 1940, oni malpermesis iliajn amizigajn spektaklojn, sed ili akiris dokumentojn, kiuj permesis por ili la pluajn turneojn ĝis 1944. La hungara ŝtato deportis ilin la 15-an de majo 1944 al Aŭŝvico. Nur altstatura frato eskapis, sed oni pli poste kaptis kaj ekzekutis lin.

En la mortkampo Aŭŝvic, ili altiris atenton de Josef Mengele, kiu kolektis kuriozaĵojn por siaj heredaj eksperimentoj. Li faris terurajn eksperimentojn je ili, sed fine ĉiuj travivis la suferojn kaj liberiĝis en 1945. Post fno de la milito, ili hejmenpiedis el Sovetunio – kien la rusa aremo forportis ilin – dum 7 monatoj al sia vilaĝo, sed siajn domojn posedis jam aliaj. Post tio, ili migris al vilaĝo Sighet kaj pli poste al Belgio kaj en majo de 1949 al Palestino. Ili setlis en Ĥajfo kaj rekomencis siajn turneojn. En 1955, ili retiriĝis kaj aĉetis kinejon.

Posteuloj de la nanaj viroj naskiĝis kiel normalstaturaj; la virinoj ne gravediĝis. La unua naskita nan(in)o, Rozika Ovits, mortis en 1984 en aĝo de 98. La lasta travivanto de la familio Perla Ovitz mortis en 2001.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

· Yehuda Koren & Eilat Negev: In Our Hearts We Were Giants - the Remarkable story of the Lilliput Troupe (2004) (En Niaj Koroj Ni Estis Gigantoj- la Rimarkebla storio de la Liliputa Trupo