Pál Aczél

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Aczél
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1885 (1885-12-09)
en Siófok
Morto 9-an de novembro 1949 (1949-11-09) (63-jaraĝa)
en Hamburgo
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Alia nomo Georges Germinal vd
Okupo filmreĝisorotradukisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Aczél [acEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aczél Pál estis hungara dramisto, scenaristo. Liaj familiaj nomvariantoj estis Acél kaj Abeles (ĝis 1895), liaj pseŭdonimoj estis -él. -ál.; Pax Paul.

Desegnaĵo pri Pál Aczél en 1913

Pál Aczél[1][2] naskiĝis la 9-an de decembro 1885 en Siófok, li mortis la 9-an de novembro 1949 en Hamburgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Aczél post la maturiĝo elektis la verkistan profesion. En 1913 li fondis filman produktejon, kie li estis ĉiufaranto. Li kreis novaĵojn kaj skeĉojn. En 1920 li migris al Aŭstrio, kie li verkis scenarlibrojn. Inter 19251935 li vivis en Francio, kie li laboris en la eldonejo de Humanité. Ĉi tie li adaptis rakonton de la krozŝipo Patomkin laŭ filmo de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn al teatraĵo. En 1927 kune kun Gyula Illyés li iĝis membro de Asocio de Hungarlingvaj Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj. En 1935 li translokiĝis al Germanio kaj vivis plu plene retiriĝanta.

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ecce homo (dramo, 1913)
  • Lakájok (dramo, 1913)
  • Az apostol (filmo adaptita el poemo de Sándor Petőfi, 1914)
  • A pénz (filmo)
  • Casanova első és utolsó szerelme (scenarlibro, 1920)
  • John Reed: Dek tagoj, kiuj skuis la mondon (kuntradukinto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]