Pál Sennyey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barono Pál Sennyey [ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Sennyey Pál estis hungara magnato, politikisto, reĝa juĝisto, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1853). Lia nobela antaŭnomo estis kis-sennyei.

Pál Sennyey [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1824 en Buda. Li mortis la 3-an de januaro 1888 en Battyán (?).

Biografio

Pál Sennyey frekventis juran akademion en Kassa, poste en 1841 li ricevis postenon honora notario de Zemplén. En 1846 li ricevis jam kortegan postenon. Ekde 1847 dum la parlamenta laboro li strebis por politiko de la Habsburgoj, tial post la hungara revolucio de 1848 li abdikis. Post realveno de la Habsburgoj foje-foje li ricevis diversajn altajn postenojn. En 1864 li edziĝis baldaŭe havanta 4 gefilojn. Ekde 1867 li denove politikadis en la parlamento. En 1885 li estis nomita reĝa juĝisto kaj prezidanto de la senato. Li ricevis premiojn en 1867 kaj 1887.

Verkaro (elekto)

  • diversaj parlamentaj paroladoj

Fontoj