Pál Szász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZÁSZ Pál [sa:s] estis hungara juristo, politikisto. Li naskiĝis en Nagyenyed la 11-an de majo 1881 kaj mortis en Ocnele Mari la 4-an de januaro 1954.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szász akiris jurdoktortitolon en Universitato Ferenc József de Koloĵvaro. De 1910 estis deputito de hungara parlamento de distrikto Magyarigen estante unu el proksimuloj de ĉefministro István Tisza. De 20-aj jaroj li estis aganto de hungara malplpimulta politika vivo de Transilvanio: prezidanto de distrikta sekcio de Országos Magyar Párt de departemento Alsó-Fehér, ĉefintendanto de Kolegio Bethlen de Aiud. En 1936 oni elektis lin prezidanto de EMGE. Post enkonduko de reĝa diktaturo de reĝo Karolo la 2-a (Rumanio) en 1938 li estis kunlaboranto de Miklós Bánffy kiel gvidanto de hungara subsekcio de Nacia Renaskiĝa Fronto, gvidanto de ekonomia sekcio de Magyar Népközösség. En somero de 1947 li akdikis de sia prezidenta funkcio de EMGE. En somero de 1951 oni arestis lin kaj kondamnis lin en proceso de Áron Márton al okjara grava malliberejo.

Fonto[redakti | redakti fonton]