Péter István Faragó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter István Faragó
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1918 (1918-03-15)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 2004 (2004-12-31) (86-jaraĝa)
en Edinburgo
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo fizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter István Faragó [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Péter István estis hungara-brita fizikisto, profesoro.

Péter István Faragó [1] Arkivigite je 2018-04-16 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de marto 1918 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de decembro 2004 en Edinburgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter István Faragó frekventis kalvinanan kolegion en Pápa, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie multe lernis de Zoltán Bay. Post la 2-a mondmilito li laboris en fizika esplora laboratorio. En 1948 li revenis al la universitato, kie ne nur instruis, sed partoprenis en establo de centra fizika esplora instituto. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Skotlando, li iĝis vaste konata profesoro en Edinburgo. Li okupiĝis pri atomfiziko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Elektronok polarizációja (1943)
  • The Probability Distribution of the Number of Secondary Electrons (1951)
  • Proposed Method for Direct Measurement of the g-factor of Free Electrons (1958)
  • Electron Interference and Electron Polarisation (1967)
  • Polarised Electrons (1974)
  • A Search for Spin Effects in Low-Energy Electron Scattering from Optically Active Molecules (1981)
  • Magnetized Foil as a Spin Filter (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.