P. J. Makkinje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
P. J. Makkinje
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1906 (1906-11-11)
en Hago
Morto 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (33-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kontoristo • esperantisto
vdr

Pieter Jacobus MAKKINJE (naskiĝis la 11-an de novembro 1906 en Hago, mortis dum la dua mondmilito) estis nederlanda kontoristo kaj esperantisto. Li estis aktivulo en la haga distrikto de Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE).[1][2][3]

Makkinje tradukis la libron Koelie (Kulio) de Madelon Székely-Lulofs en Esperanton (eldonita de FLE en Amsterdamo ĉirkaŭ 1939) kaj estis ano de la Literatura Komitato de FLE.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bevolkingsregister met Pieter Jacobus Makkinje (nederlande) (1939).[rompita ligilo]
  2. Huwelijksakte Pieter Jacobus Makkinje en Gerrigje Catharina Huisman (nederlande) (1929-08-21).
  3. Federacia estraro (1945-08-04). “Funebra kolono”, Laborista Esperantisto (eo) 14 (3), p. 10.