Paco Pilgrimulo
Paco Pilgrimulo (18an de Julio, 1908 – 7an de Julio, 1981) dumnaske Mildred Lisette Norman estis usona porpac-aktivistino,[1] kiu transiris piede kaj sen pakaĵo Usonon ok fojojn al 20 fojojn kaj vizitis ĉiujn provincojn de Kanado. [2] Ekde la 1-a de Januaro de Januaro, 1953, en Pasadena, Kalifornio, ŝi adoptis la nomon "Peace Pilgrim" (Paco Pilgrimulo) kaj piediris tra Usono dum 28 jaroj. Post 40.000 kilometroj ŝi ĉesis nombri kilometrojn, sed sekvis plue sian internan alvokon, marŝadi por paco.
Vivo
Mildred Norman naskiĝis en 1908 sur la birdbreda farmo en Nov-Ĵerzejo kiel la unua de tri filoj. La gepatroj apartenis al malriĉa, sed ŝatata germana enmigrinta komunumo. En la 1930-aj jaroj ŝi edziniĝis kiel lerta kaj inteligenta juna virino, sed la edziĝo ne estis sukcesa kaj 1939 estis la divorco.[3] Jam antaŭe –ŝi rekonis-, ke la penado nur por materiaj valoroj kaj por familio por ŝi ne estis sufiĉa. Ŝi serĉis respondojn por la urĝaj demandoj de la nuntempo, kaj tiele ŝi engaĝis sin en porpacaj organizoj kaj laboris kun mensaj malsanuloj.
En 1952 ŝi estis la unua virino, kiu iris la tutan 3510 km longan Apalaĉan migradvojon dum unu sezono. En la naturo ŝi trovis okazon por kontemplado kaj preĝado. Post dek-kvin jaroj ŝi komencis sian pilgrimadon, kiun ŝi kontinuis dum 28 jaroj. Paco Pilgrimulo iris sian propran vojon, ŝi ne apartenis al ia organizo aŭ eklezio, kaj ŝi ne petis manĝon aŭ restadejon, kiam ŝi estis survoje. Estis tempo de la Korea kaj Vjetnama militoj, tempo de la troarmado kaj malvarma milito. Nur pacista rezolucio en la atoma epoko povu esti taŭga laŭ Paco Pilgrimulo. Pri tio ŝi parolis en universitatoj, preĝejoj aŭ naciaj kaj internaciaj radiostacioj, sed ankaŭ ĉie, kie homoj haltigis ŝin por paroli. Laŭ Paco Pilgrimulo, la interna paco de ĉies aparta homo estas antaŭkondiĉo por mondo-paco.
En 1981, sur la vojo al prelego ŝi mortiĝis en aŭto-akcidento en Knokso, Indiano.
Ekde ŝia morto la "Amikoj de Paco Pilgrimulo" klopodis por disvastigo de ŝia mesaĝo. Ili vendis libreton en 400.000 ekzempleroj kun tekstoj de aŭ pri Paco Pilgrimulo kaj broŝuron en pli ol 100 landoj. La libr estis tradukita en 22 lingvojn kaj la broŝuron en ĉirkaŭ 20 lingvojn.[4]
Ekzemplo
Via estonteco
En ĉi tiu mondo al vi estas donata, kiel vi donas
Kaj vi estas pardonata, kiel vi pardonas-
Dum vi iras vian vojon
Tra ĉiu bela tago
Vivante vian estontecon vi kreas
Notoj
- ↑ Reichenberg-Ullman, Judyth; Robert Ullman, Dalai Lama (2001), Mystics, Masters, Saints, and Sages: Stories of Enlightenment, Ocean Tree Books, ISBN 1-57324-507-0.
- ↑ "Peace Pilgrim's 28-Year Walk For 'A Meaningful Way Of Life'", NPR, 2013-01-01. Kontrolita 2013-01-01.
- ↑ Biography
- ↑ Friends of Peace Pilgrim
Bibliografio
- Steps Toward Inner Peace (1964)
- Peace Pilgrim, Her Life and Work in her Own Words (1983)
- Peace Pilgrim: The Spirit of Peace (1997)
- Peace Pilgrim: An American Sage Who Walked Her Talk (2000)