Palawa kani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palavakanio
Palawa kani
konstruita lingvoaposteriora lingvo
Parolata en Tasmanio
Skribo alfabeto de latino, latina alfabeto
Kreinto Theresa Sainty, Jenny Longey, Indiĝenaj tasmanianoj
Dato 1999
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
  Glottolog pala1356
Angla nomo Palawa kani
Franca nomo palawa kani
vdr

Palawa kani (aŭ esperantigite: Palavakanio) estas planlingvo kreita, kiel ĝenerala revivigo de la Tasmaniaj lingvoj, la formortintaj lingvoj iam parolitaj de la Indiĝenaj tasmanianoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dekomencaj Tasmanaj lingvoj formortis en 1905, kiam la lasta denaska parolanto mortis. Kiel parto de komunumaj klopodoj por reakiri, kiel eble plej multe da la dekomencaj Tasmana kulturo, klopodoj fariĝas por konstrui lingvon por la indiĝena komunumo. Pro la malabundeco da registroj, Palavakanio konstruiĝas, kiel kompundaĵo el la proksimume dek du dekomencaj lingvoj.

En 1972, Robert M. W. Dixon kaj Terry Crowley provis rekonstrui Tasmanan lingvon el ekzistantaj registroj, financita de la Aŭstralia Instituto de Indiĝenaj Studoj. Ili ankaŭ intervjuis du nepinoj de Fanny Cochrane Smith, kiu provizis „kvin vortojn, unu frazon, kaj mallongan kanton”. Dixon konkludis, ke „estas virtuale neniu datumo pri la gramatiko kaj neniuj atualaj tekstoj do estas neebla diri multon pri lingvistika intereso pri la Tasmanaj lingvoj”.[1]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La projekto uzas variajn fontojn, kiel:

Alia fonto de fontaĵo por la projekto estas komunuma scio, kie surprizanta kvanto da vortoj, frazoj, kaj fragmentoj de transdono vivadis. La rekonstrua projekto ankaŭ uzas lingvistikan datumo pri rilataj firmteraj indiĝenaj lingvoj se bezonita.

Stato de la lingvo[redakti | redakti fonton]

Ellabori kun la Tasmania Indiĝena Korporacio, komunuma proprieto de la lingvo nune daŭriĝas.[2] La lingvoprojekto estas tute komunuma kaj la lingvo ne intruiĝis en ŝtataj lernejoj sed ĉe variaj post-lernejtempo okazoj, organizitaj tendaro, kaj vojaĝoj. Estas klara entuziasmo por la lingvo, precipe inter junuloj kaj pliiĝanta kvanto da homoj povas iom uzi la lingvon, iuj kun granda flueco.[mankas fonto] Lutana Spotswood donis panegiron in Palavakanio ĉe la funebro de la Tasmana Ĉefministro Jim Bacon.[3]

Palavakanio ankaŭ uziĝis en kvanto da en Tasmanaj Naciaj Parkoj kaj Kunanyi akceptiĝis, kiel oficiala nomo por Monto Wellington kaj la iam angle nomita Nacia Parko „Asbestos Range” estas nun nomita Nacia Parko Narawntapu.

Iuj demandas la ebleco de la rekreado de vere ĝenera Tasmana lingvo, pro klera opinio emfazis la manko de informo pri la fontaj lingvoj. Kiam la graveco de tiuj lingvoj agnoskiĝas kiel fonto de scio pri la profunda lingvistika prahistorio de la suda ĉirkaŭaĵo de Aŭstralio, kaj tiel de tutmonda lingvistika prahistorio,[4] malmulta informo kolektiĝis pri Tasmanaj lingvoj antaŭ ili ĉesis paroliĝi en la fino de la 19-a jarcento.[5] Ankaŭ sugestiĝas ke la kreo de Palavakanio de unu aparta grupo ligiĝis al politika kaj kultura disputo inter du Tasmanaj grupoj (la Palavanoj kaj la Liapootahanoj), ambaŭ asertante Indiĝenan devenon.[6]

La animita televida serio Little J & Big Cuz estas la unua televida programo, kiu inkluzivis, tute en Palavakanio, serieron, kiu elsendiĝis en la Televidkanalo NITV en 2017.[7]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Palavakanio estas izolanta lingvo kun SVO-a strukturo. Ĝi ŝajnas havi substantivojn, verbojn kaj adjektivojn. Adjektivoj antaŭas la substantivon, kaj nek substantivoj nek adjektivoj signifas nombron, ekz. nayri kati „bona(j) nombro(j)”. Neadoj antaŭas la verbon, ekz. putiya makara „ne halti”.

Neniu ĉeflitero uziĝas en denaskaj tekstoj, sed, kiam vortoj, kiuj estas nomoj de ejoj, kiel Kunanyi, uziĝas en aliaj lingvoj, la unua litero ofte ĉefiĝas.

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La vorto mapali „multa” ankaŭ uziĝas, kiel plurala sufikso por iu pronomoj kaj posesivoj.

mina mi
nina vi
nara li/ŝi
waranta ni
nina-mapali vi (pl.)
nara-mapali ili

Posesivaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Posesivoj sekvas la substantivon, ekz. milaythina mana "lando nia".

mana mia
nanya via
lia/ŝia
mana-mapali nia
nanya-mapali via (pl.)
nika ilia

Posesivoj povas uzi direktajn afiksojn, kiel -tu „al aŭ -en”, ekz. mana-mapali-tu "al nia" aŭ -ta "sur" ekz. nika-ta "sur ilia".

Verboj[redakti | redakti fonton]

  • kipli: manĝi
  • krakapaka: morti
  • laykara: kuri
  • liyini: kanti
  • makara: halti
  • mulaka: ĉasi
  • ningina: ekhavi, preni
  • takara: marŝi, paŝi
  • tapilti: iri
  • tunapri: kompreni, scii; memori
  • yangina: naĝi

Aliaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • kanaplila: danci
  • kani: lingvo
  • katin: nombro
  • katina: plaĝo
  • kitana: knabineto
  • kunnikung: karpobroto
  • lakri: arbfiliko
  • laymi: neniam
  • luna: virino
  • lutana: luno
  • luwana: knabino
  • luwutina: infanoj
  • luyni: ŝtono
  • mapali: tre, multa
  • milaythina: lando
  • muka: maro
  • mukra: hundo
  • munawuka: koko
  • mungalina: pluvo
  • nala: tero
  • nayri: bona, feliĉa
  • nika: (ĉi) tiu, (ĉi) tio
  • nuyina: animo
  • oanyi: ĉielarko
  • pakana: homoj
  • palawa: denaska Tasmaniano
  • payathanima: valabio
  • pliri: knabo
  • poatina: kaverno
  • purinina: Tasmana diablo
  • putiya: ne
  • rayakana: kanto
  • raytji: blanka, Eŭropana
  • redpa: moskito
  • ringina: nestrotruo
  • rrala: forta
  • temma: kabano
  • timita: posumo
  • tiya: feko
  • tiyuratina: vento
  • warina: ia molusko
  • waypa: viro
  • wura: anaso
  • wurangkili: ĉielo
  • yula: Fajnbeka pufino

Nomoj de ejoj[redakti | redakti fonton]

Nombrovortoj[redakti | redakti fonton]

La nombrosistemo estas dekuma kaj ne havas neregulajn formoj. En kunmetitaj nombrovorto, akcento estas sur la unua nombrovorto.

  • pama: 1
  • paya: 2
  • luwa: 3
  • wulya: 4
  • mara: 5
  • nana: 6
  • tura: 7
  • pula: 8
  • tali: 9
  • kati: 10
  • pamakati: 11
  • payakati: 12
  • luwakati: 13

...

  • payaka: 20
  • luwaka: 30
  • wulyaka: 40

...

  • pamaki: 100
  • payaki: 200
  • luwaki: 300
  • wulyaki: 400
  • maraki: 500
  • nanaki: 600
  • turaki: 700
  • pulaki: 800
  • taliki: 900
  • pamaku: 1000
  • payaku: 2000
  • luwaku: 3000
  • wulyaku: 4000
  • maraku: 5000
  • nanaku: 6000
  • turaku: 7000
  • pulaku: 8000
  • taliku: 9000

Frazoj[redakti | redakti fonton]

  • nara yangina in muka: li naĝas en la maro
  • milaythina nika milaythina mana: ĉi tiu lando estas nia lando
  • mina putiya tunapri raytji kani: mi ne komprenas la anglan
  • mina kani palawa kani: mi parolas palavakanion
  • mina takara on milaythina mana: mi staras sur mia lando
  • mukra mana laymi putiya nayri: mia hundo neniam estas bona
  • mukra mana nayri mapali: mia hundo estas tre bona
  • nina tunapri mina kani: ĉu vi komprenas, kion mi diras?
  • ningina paruwi mimara: prenu tiun insekton
  • tapilti ningina mumara prupari patrule: iru kaj prenu lignon por meti sur la fajron
  • taypani pinikita: rapide venu
  • waranta mulaka payathanima: ni ĉasas valabiojn
  • waranta putiya makara: ni ne haltos
  • waranta tapilti nayri: ni iras, ĉu bone?
  • ya: saluton!
  • ya pulingina: bonvenon!
  • ya tawatja: bonan tagon!

Specimeno de Teksto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu specimeno estas panegiro de la Lingva Programo de la Tasmanindegenula Centro unue uzita ĉe la 2004 datreveno de la masakro de Golfeto Risdon de 1804.

ya pulingina milaythina mana mapali tu Saluton al vi ĉiuj, ĉi tie sur nia lando
mumirimina laykara milaythina mulaka tara Estis ĉi tie, kie la Mumirimanoj ĉasis kanguruojn ĉie en siaj teroj
raytji mulaka mumirimina Estis ĉi tie, kie la blankuloj ĉasis la Mumiriminanojn
mumirimina mapali krakapaka laykara Multaj Mumiriminanoj mortis kiam ili kuris
krakapaka milaythina nika ta Mortis ĉi tie, en siaj landoj
waranta takara milaythina nara takara Ni paŝas, kie ili iam paŝis
waranta putiya nayri Kaj ilia manko malfeliĉigas nin
nara laymi krakapaka waranta tu manta waranta tunapri nara. Sed ili neniam estos morta por ni tiel longe, kiel ni memoras ilin.

La dua specimeno es el la interpreta estraro en Parko Kunanji.

milaythina nika milaythina-mana Ĉi tiu lando estas nia lando
pakana laykara milaythina nika mulaka Indiĝenuloj kuris trans ĉi tiu lando por ĉasi
pakana-mapali krakapaka milaythina nika Kaj multaj mortis ĉi tie
tapilti larapuna, tapilti putalina De Eddystone, al Ostrogolfeto
tapilti kunanyi, tapilti tayaritja De Monto Wellington al la Insularo Furneaux
waranta takara milaythina nara takara Ni paŝas, kie ili paŝis
nara taymi krakapaka waranta-tu waranta tunapri nara Kaj ili naniam esti morta por ni tiel longe
milaythina nika waranta pakana Tiel longe, kiel ni memoras ilin
waranta palawa, milaythina nika Tiu ĉi lando estas ni, kaj ni estas ĉi tiu lando

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. „Tasmanian language”. The Canberra Times. 1976 Septembro 1.
  2. Adi Robertson. "Can you own a language?". The Verge. 2014 Aŭgusto 13. Prenita 2017 Oktobro 3
  3. Andrews, Alison (2004 Junio 24). "Jim Bacon: The farewell, Celebration of a man of many facets". The Examiner. Prenita 2014 Aŭgusto 7.
  4. Nichols, Johanna. Linguistic Diversity in Space and Time, 1992, University of Chicago Press, pp. 262-263.
  5. Dixon, R.M.W.. ‘Australian Languages,’ International Encyclopaedia of Linguistics, ed. William Bright, Oxford University Press, 1992 (vol. 1, p. 137)
  6. „language”. Web.archive.org. 2013 Junio 6. Enarkivigita de la komenca en 2013 June 6. Prenita 2017 Septembro 9.
  7. J and Big Cuz 'Hopalong' episode in palawa kani

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]