Tasmana diablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tasmana diablo
Vira tasmana diablo
Vira tasmana diablo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Dasyuromorphia
Familio: Dasyuridae
Genro: Sarcophilus
Specio: S. harrisii
Sarcophilus harrisii
(Boitard, 1841)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tasmana diablo (Sarcophilus harrisii), ankaŭ nomata Diablo de Tasmanio, Tasmania sarkofilo, Diabla sarkofilo aŭ simple Sarkofilo, estas mamulo (Mammalia), el ordo Dasyuromorphia kaj familio Dasyuridae.

Ĝi estas sola specio de la genro Sarcophilus. Alia iama specio Sarcophilus laniarius vivis en la Plejstoceno, en Aŭstralio. Tiu specio estis kun 25% pli granda ol la hodiaŭ vivanta tasmana diablo. Ĝi verŝajne formortis antaŭ la alveno de la unuaj blankulaj koloniintoj.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas senescepte sur la insulo Tasmanio, kiu apartenas al Aŭstralio kaj kie ĝi havas nur kelkajn naturajn malamikojn. La tasmana diablo estis iam ĉie disvastiĝinta en tuta Aŭstralio, sed hodiaŭ vivas nur sur Tasmanio. Ĝian vivejon danĝerigas la agrikulturaj kemiaĵoj kaj malpliiĝo de la natura vivejo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Sarcophilus harrisii dixonae
  • Sarcophilus harrisii harrisii

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tasmana diablo longas 57-65 centimetrojn, la vosto 26-28 cm kaj la korpomaso estas 4-9 kg. Ĝia korpo estas forta, ronda kaj aspektas kiel urseto. La kapo estas larĝa kaj kompakta, la kruroj estas mallongaj, la voston kovras sporada pilaro. La masklo estas pli granda ol la femalo. La felo estas dika kaj nigra; la kolon ornamas okulfrapa blanka ringo, la ŝultron, trunkon kaj voston blankaj makuloj. Ĝiaj oreloj estas rozkoloraj kaj senharaj. La besto estas karnovora, tiel ĝi havas tre fortajn makzelojn. Ĝi estas la plej granda ventropoŝa rabobesto kun forta muskolaro. Karakteriza estas la nigra hararo, la penetra fiodoro, la laŭta kriego (okaze de ekscitiĝo) kaj sovaĝaj voraj kutimoj. La tasmana diablo ĉasas, sed manĝas ankaŭ mortintajn bestojn, do ĝi estas kadavromanĝanto.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

La besto estas soleca, sed ĝi ne havas difinitan teritorion, aktivas nokte. Se oni atakas ĝin aŭ ĝi volas forpeli aliajn tasmanajn diablojn apud predo, ĝi provas timigi la malamikon per laŭta, raŭka murmurado kaj dentogrincado. Ĝia nutraĵo estas plantoj kaj pli malgrandaj, birdoj, reptilioj, amfibioj, insektoj kaj mortintaj bestoj. La tasmana diablo vivas 5-8 jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi atingas la seksan maturecon en aĝo de 2 jaroj. La kopula periodo estas aprilo-majo. La gravedeco daŭras 31 tagojn, ĉe kies fino naskiĝas 20-30 subevoluintaj idoj, sed eniras la ventropoŝon nur 2-4 idoj. La femalo mamnutras la idojn 7-8 monatojn. Kiam la idoj jam troplenigas la ventropoŝon, la patrino portas ilin sur sia dorso.

Pluaj informoj[redakti | redakti fonton]

vangotumora tasmana diablo

La tasmana diablo malaperis de sur la aŭstrala kontinento jam 400 jarojn pli frue, ol la unuaj blankuloj alvenis en 1788 por setliĝi.

Loĝantoj de Tasmanio ĉasis la beston ĝis 1941, kiam oni oficiale deklaris la beston protektita.

Ekde fino de la 1990-aj jaroj, vangotumora malsano malpliigis nombron de la tasmanaj diabloj tiomgrande, ke la specio iĝis tre endanĝerigita.

Fonto:http://index.hu/tudomany/2010/03/10/egyes_tasman_ordogok_immunisak_a_rakra/ Fakuloj trovis ĉe sufiĉe granda kvanto de tasmanaj diabloj genetikan diferencon, pro kiu ili estas imunaj kontraŭ vangotumora malsano.