Paparaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paparacoj ĉe rultabula evento.

Paparaco estas trudfotisto, kiu kaptas fotojn pri famuloj, precipe - sed ne ĉiam - el kaŝita situo aŭ maniero, klopodante, ke lia ĉeesto kaj fotado ne estu rimarkita de la fotita homo, do, tre ofte li aŭ ŝi estas speciala klaso de gepaparacoj.

La vorto paparaco venas de la familia nomo de la gazetara fotisto en la filmo La dolce vita de Federico Fellini. En tiu filmo Paparazzo ĉiam sin trudis dum li fotis personojn en la strato. El tio sekvas la esperanta vorto trudfotisto.

Por paparaco, la fotindaj homoj estas famaj aŭ gravaj homoj, pro kies fotoj, precipe kaptitaj en iliaj privataj vivoj, la gazetoj, ĵurnaloj kaj ceteraj amaskomunikiloj, verŝajne pagus altan monkvanton al la paparaco. Do, tiuj fotinduloj estas plej ofte aktoroj de kino kaj televido, kantistoj, fotomodeloj, manekenoj kaj elstaraj gesportistoj.

Paparacoj kutime vendas siajn fotojn al tiu amaskomunikilo, kiu ofertas plej altan pagon.

Plej altnivelaj paparacoj havas eĉ komercajn agentojn kies tasko estas trovi foto-aĉetontojn, tiel ke la paparaco mem povas dediĉiĝi nur al la "ĉasado" de famuloj kaj al la fotado, sen perturbo pro pensado pri serĉado de aĉetontoj.

Por sia laboro, paparaco ofte devas esti informita pri la loko kaj tempo kie eble estos iu famulo, aŭ ties rilatulo (filo, fianĉo, k.s.), kies foto ankaŭ povus esti vendata. Por tio, paparaco foje pagas al informantoj, ekzemple subaĉetante dungiton laborantan en loko frekventata de la famulo.

Fojfoje, celante kapti la deziratan foton, kelkaj paparacoj faris kontraŭleĝajn agojn aŭ metis sin aŭ la fototon en danĝeraj situacioj. Kio gravas por ili estas kapti la "specialan" foton, je preskaŭ iom ajn risko, tiam "resti kaŝita" ne plu gravas.

Ofte la agado aŭ profesio de paparaco havas fifamon, kvazaŭ ion nedezirindan. Pro tio ili estas nomataj ankaŭ "fifotistoj"; tamen ĝi estas "natura" fenomeno, kiu ekestas en la socio, kiam pluraj kondiĉoj ekzistas, jen:

  • Klientaro: La kuriozemo de ordinaraj homoj pri la vivo, eĉ "privata" kaj "intima", de famuloj, kaj ju pli privata kaj intima, des pli interesa kaj sorĉanta por multaj homoj, kiuj estas pretaj por aĉeti la gazeton, ĵurnalon kaj iun ajn komunikilon kiu publikigas la bildon.
  • Ilaro: La fotiloj kaj filmiloj, kies progreso ĉiutage plifaciligas la agadon de paparaco.
  • Komercaj perantoj / Publikigantoj: La amaskomunikiloj, kiuj profitas la aĉetemon de la klientaro kaj la produkton de la paparacoj, kompletigas la komercan ĉenon.

Teknike, paparaco atingas sian celon precipe per jenaj ĝeneralaj principoj:

  • Spacaj principoj:
    • Fotante el tre malproksime (per teleobjektivo).
    • Fotante el tre proksime (kaŝite tiel, ke oni ne suspektas pri foto).
  • Tempaj principoj :
    • Fotante tre rapide (tiel ke kiam la fotito rimarkas -se tio okazas-, la fotado jam estas "historio").
    • Fotante tre malrapide (en la senco de ne fari suspektindajn movojn kiuj rimarkigus la fototon pri la foto-kaptan agon).
  • Trompaj principoj :
    • Fotante per fotilo tro eta por esti rimarkata
    • Fotante per fotilo kiu per sia propra formo aspektas alia objekto (ekzemple: globkrajono).
    • Fotante per fotilo kaŝita en alia objekto (ekzemple: fotilo kaŝita en libro, kies lenso ricevas la lumon per truo en la kovrilo aŭ dorso).
    • Fotante per fotilo kiu aspektas observi en alia direkto (ekzemple kun oblikva spegulo en sufiĉe longa lenso, la fotilo kaptas scenon el ĝia flanko kiam ĉiuj rigardantoj supozas ke la fotisto kaptas la scenon frontan. Vidu ilustraĵon ↓).
Eta-fotilo.jpg Telelenso1.gif
Fotante-flanke.gif Spegulo en angulo ebligas al kaŝfotisto foti la flankan scenon ŝajnigante, ke li fotas la frontan.