Papststein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Papststein estas malgranda arbarokovrita tablomonto, kiu situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro, maldekstre de la rivero Elbo, inter la vilaĝoj Papstdorf kaj Kurort Gohrisch. Erozio jam dissolvis la tablomonton je pluraj rokogrupoj kaj montodorsoj. En sia plej alta punkto Papststein atingas 451 metrojn super la maro. Sur la montosupro troviĝas turo por averti pri arbarincendioj, montorestoracio kaj pluraj panoramopunktoj. Oni diras, ke de ĉi tie oni povas vidi 45 setlejojn. En okcidenta direkto videblas Gohrisch kaj Pfaffenstein, de sudo ĝis oriento vicas pliaj tablomontoj, inter ili la plej malproksima; Děčínský Sněžník en Ĉeĥa Svislando.

La germana nomo estas tradukebla per "paporoko".

El la historio

Ĉirkaŭ 1830 Papststein konatiĝas kiel panoramopunkto.

En la jaro 1972 ĉe la suda flanko de Papststein okazis granda rokofalo. Alvaliĝis tiam ĉirkaŭ 4.000 m³ da grejso; kiel spuroj ankoraŭ videblas grandaj glataj rompofacoj kaj gigantaj rokoblokoj en la valo.

Eksteraj ligiloj

grekeinformoj por migrantoj kaj fotoj