Paragvajo (rivero)

El Vikipedio
(Alidirektita el Paragvaja Rivero)
Saltu al: navigado, serĉo
Ponto trans Paragvaj-Rivero inter Bolivio kaj Brazilo

Paragvajo estas rivero en Sud-Ameriko. Ĝi estas la ĉefa rivero de Paragvajo. Ĝia fonto estas en Brazilo, post mallonga trairo de Bolivio ĝi trairas Paragvajon de nordo al sudo, poste konsistigas la sudan landlimon de Paragvajo (al Argentino) kaj fine en Argentino de-dekstre fluas en riveron Parano (Paraná).

Ĝia hispana nomo estas Paraguay, ĝia portugala nomo Paraguai. Ĝi longas 2.625 km; ĝia baseno ampleksas proksimume 900.000 km².

Mapeto de Paragvaj-Rivero

Ĉar en Paragvaja Rivero ne estas akvobaraĵoj por centraloj, ĝi estas senprobleme navigebla kaj provizas al Bolivio kaj Paragvajo ekonomie gravan aliron al Atlantiko.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj