Partio Komunista de Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Komunista de Israelo
הַמִפְלָגָה הַקוֹמוּנִיסְטִית הַיִשְׂרְאֵלִית
partio
Komenco 1-a de septembro 1965 vd
Antaŭe Rakah vd
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Nazareto
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismoalimondismo

Ĉefestro(j) Aida Touma-Sliman vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Originala emblemo de la partio, kun la hebrea balota litero vav, kiam ĝi estis nomita Rakaĥ aŭ la Nova Komunista Listo, en 1965

La Israela Komunista Partio (hebree מפלגה קומוניסטית ישראלית, Ha'Miflaga Ha'Komunistit Ha'Ysraelit, ofte konata de ties hebrea akronimo מק"י MAKI), estas eksterm-maldesktra, komunista kaj kontraŭcionisma politika partio en Israelo kiu formas parton de la politika alianco konata kiel Ĥadaŝ. Ĝi estis originale konata kiel Rakaĥ (רק"ח), akronimo por Reŝima Komunistit Hadaŝa ("Nova Komunista Listo"), post rompiĝo de la originala Maki en la 1960-aj jaroj.

La partio estis formita en 1948 el la restaĵoj de la Palestina Komunista Partio ene de la limoj de la nova Ŝtato de Israelo. La partio ne estis cionisma, sed ĝi rekonis Israelon. Ĝi ankaŭ kredis ke la palestinaj araboj havas la rajton establi sian propran ŝtaton, konforme al la plano de UN por dividi la landon.

La partio apartenis al la Monda Komunista Movado kaj subtenis Sovetunion. Maki ricevis inter tri kaj ses seĝojn en ĝi la israelan parlamenton Knesset de sia komenco ĝis 1965.

Pro la stalinismaj procesoj kontraŭ judaj komunistoj en Ĉeĥoslovakio, la porsovetia Maldekstra Cionisma Laborista Partio Mapam rompiĝis kun Sovetunio en 1953. Tiam kelkaj Mapam-membroj iris al Maki, gvidita fare de Moŝe Sneh.

Je ĝia komenco Maki estis partio kun juda plimulto. Pro opiniodiferencoj inter la judaj kaj arabaj partianoj, plejparte super la statuso de Cionismo, la partio disiĝis en 1965. La parto kiu retenis la nomon Maki havis judan plimulton, dum la alia parto havis araban plimulton kaj prenis la nomon Reŝimah Qōmūnīsṭīt Ĥadaŝah (akronime Rakaĥ)

En 1965, Maki disiĝis inter plejparte juda grupo gvidita fare de Sneh, kiu estis kritika de la ĉiam pli malamika sovetia politiko direkte al Israelo, kaj grupo konsistanta plejparte el israelaj araboj, kiuj eliris kaj kreis la Rakaĥ, la Novan Komunistan Liston. Rakah estis rekonita fare de Sovetunio kiel la "oficiala" Israela Komunista Partio. Sed aliaj komunistaj partioj, inkluzive tiuj de Rumanio, Italio, Norvegio, Svedio, Nederlando kaj Aŭstralio rekonis ambaŭ frakciojn kiuj aperis en 1965 [1].

Post tio, Maki estis malfortigita, kaj pli malfortiĝis ĝis ĝi aliĝis al la maldekstra partio Ratz en 1984. Tio en victurno iris kune kun du aliaj maldekstremaj partioj kaj fondis Meretz kelkajn jarojn poste.

Rakaĥ estis vidita kiel "araba" partio kvankam ĝi estis gvidita fare de la juda Meir Vilner ĝis la fino de la 1980-aj jaroj. En 1977, la partio formis la balotaliancon Hadaŝ, la Demokratan Fronton por Paco kaj Egaleco, kune kun aliaj ne-cionistoj. En 1989, Rakaĥ oficiale ŝanĝis sian nomon reen al Maki kaj daŭre estas la gvida forto en Hadaŝ, kiu regule gajnis inter tri kaj ses sidlokojn en balotoj por la Knesset [2]. Ĝi ankaŭ gazeto en la arablingva nomata la Al-Ittiĥad, La Unio, kaj hebrelingva revuo HaDereĥ, La vojo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurt Seliger: RAKAĤ kaj MAKI. La du komunistaj partioj en Israelo. (germane) In: Osteuropa. 4, 1976, S. 251 ff.
  2. Nova Komunista Listo (Rakaĥ) retejo de la Kneset

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]