Paul-Maurice Echemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul-Maurice Echemann (n. en 1877 en Angers - m. en 1912 en Étampes) estis franca aviadisto.

Iam politeknika lernejano, li enkazerniĝis en Vannes en 1889. En 1903, li fariĝis oficiro de instruado en la lernejo de kavalerio en Saumur. Li daŭrigis sian karieron en Lunéville en 1905 kaj Tarbes en 1909. En 1911, li fariĝis kapitano de artilerio en la 25a bataliono de aerostatoj de Versailles kaj garnizonestro de la aviada flugejo de Avrillé (Maine-et-Loire). Li mortis okaze de aviadila akcidento en proksimeco de Étampes. Li kaj la pionirino de aviado Marie Marvingt estis geamikoj. Memore al li, ŝi atribuis la nomon “Capitaine Echemann“ al la unua ambulanca aviadilo konstruita danke al ŝiaj persistaj klopodoj. Lia nomo (erare skribita Echeman) aperas sur poŝtmarko de la jaro 2006 dediĉita al Marie Marvingt. La urbo Angers atribuis la nomon "rue du Capitaine Echeman" al unu el siaj stratoj.

Bazaj informoj de tiu ĉi artikolo fontas el "Dictionnaire des rues" de la urbo Angers. http://www.angers.fr/index.php?id=51429&id_rue=421&no_cache=1[rompita ligilo]