Marie Marvingt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marie Marvingt
Marie Marvingt
Marie Marvingt antaŭ aviadilo.
Naskiĝo 20-a de februaro 1875
en Aurillac (Cantal, Francio)
Morto 14-a de decembro 1963
en Laxou (Meurthe-et-Moselle, Francio)
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Marie MARVINGT (n. la 20-an de februaro 1875 en Aurillac - m. la 14-an de decembro 1963 en Laxou) estis franca atletino, montgrimpistino, aviadistino, ĵurnalistino kaj verkistino. Ŝi famiĝis kiel la plej ordenita kaj premiita virino en la historio de Francio, ĉefe pro siaj multaj grandfaroj kaj rekordoj en diversaj sportoj. Ŝi ekzemple estis la unua ina montgrimpisto de multaj pintoj de la francaj kaj svisaj Alpoj.

Marie Marvingt estis elstara balonistino, pionira aviadistino kaj dum la Unua mondmilito fariĝis la unua virino, kiu plenumis aerajn bombardmisiojn. Ŝi cetere estis kompetenta flegistino, kaj precipe fakuliĝis pri aviada medicino. Ŝi klopodis por la kreado de aeraj ambulancoj tra la tuta mondo. Marie Marvingt akiris licencion pri literaturo kaj scipovis almenaŭ kvin lingvojn, inkluzive de Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marie Marvingt vivis nur 5 jarojn en sia naskiĝurbo Aurillac. Ŝia patro Félix Marvingt, denaske normandano, laboris unue kiel poŝtoficejestro en Metz (Loreno), kie li edziĝis kun Elisabeth Brusquin. Iliaj tri unuaj filoj mortis fruaĝe. Pro la malvenko de Francio dum la milito de 1870, Alzaco kaj Loreno restis dependaĵoj de Germanio ĝis 1918. La geedzoj rifuĝis al Aurillac, kie Félix fariĝis poŝtoficeja direktoro. En 1875 naskiĝis ilia filino Marie, kaj en 1878 ilia filo Eugène. La familio finfine revenis al Metz en 1880.

Post kiam mortis la patrino en 1889, Félix, Marie kaj ties juna frato Eugène transloĝiĝis al Nancio. Tiam 14-jara, Marie devis labori kiel servistino. Félix Marvingt estis agema homo, kiu precipe fervore ŝatis sporton. Li forte deziris, ke Eugène havu la saman pasion. Sed la malsaniĝemo de Eugène kaj lia frua morto en 1897, nur 19-jara, rapide estingis tiun esperon. Félix sekve strebis transdoni tiun deziron al sia filino Marie kaj havigi al ŝi sportan instruadon kaj trejnadon. Kvankam ŝi jam havis penan ĉiutagan laboron, ŝi daŭrigis siajn studojn kaj praktikis sportojn.

Mirigita estis Félix Marvingt jam en 1880, kiam lia filineto, tiam nur kvinjara, kapablis naĝi tra distanco de 4000 metroj. En 1890, 15-jara, ŝi iris per kanuo el Nancio al Koblenco en Germanio (ĉ. 250 km). En 1892, ŝi ricevis sian unuan premion pri kanuado. En 1899, 19-jara, ŝi viciĝis inter la unuaj virinoj sukcesintaj en ricevo de konduktlicenco por aŭtomobiloj. En 1901, ŝi la unuan fojon flugis per balono, kaj ricevis sian licencon de piloto de libera sfera balono.

Marie Marvingt rapide emis lertiĝi pri ĉio, kaj ŝategis testi siajn kapablojn en la plej diversaj sportoj, kiuj necesigis jen forton, jen lertecon, jen flekseblecon, jen eltenkapablon. En epoko, kiam deca virino estis ankoraŭ kutime rigardita kiel bona domestrino, ŝi akiris memfidon kaj rimarkindajn kapablojn en naĝado, montgrimpado, rajdado, ĵonglado, dresado. Ŝi trejniĝis en la tiam fama cirko Rancy pri surŝnura paŝado, trapezo, ĵonglado, riskaj akrobataĵoj, ktp. Ŝi precipe brilis rilate al rajdado kaj surĉevalaj akrobataĵoj, interalie la mortosalto. Ŝi trejniĝis kaj ekzerciĝis per peziloj, halteroj kaj aliaj sportaj aparatoj. Krom naĝado kaj montgrimpado, ŝi praktikis ankaŭ bicikladon, akvopilkon, ŝurĉevalan pilkon, hokeon, bazopilkon, salton, kuradon, bokson, lukton, ĵuĵicuon, ĵudon, karateon, tenison, futbalon, golfon, bilardon, skiadon, surskian salton, glitkuradon, sketadon pri rapideco, bobadon, ason, skifadon, motorkanoton, kaj tiel plu. Ŝi lerte uzis sabron, spadon kaj rapiron. Ŝi estis ĉampionino pri kolombopafado kaj ĉasis panteron kaj fokojn. Marie Marvingt viciĝis inter la unuaj virinoj, kiuj studadis kaj praktikis speleologion. Ŝiaj karaktero, volo, eltenemo kaj fizikaj kapabloj ebligis al ŝi atingi tutmondajn rekordojn, tiel ke ŝi fariĝis la plej ordenita virino de Francio.

Aventurema, kuraĝa kaj aŭdaca antaŭ riskoj, Marie Marvingt estis ne nur sportema, sed ankaŭ intelektema, studema, observema, esplorema, kaj pli ĝenerale ema al akiro de spertoj kaj memfido, unuvorte al perfektiĝo. Ŝi studadis juron, medicinon, psikiatrion kaj estis licenciita pri beletro. Diplomita flegistino, ŝi estis ankaŭ asistantino en kirurgio. Kiel ĵurnalistino, ŝi skribis artikolojn pri aviado, sportoj, famuloj, por multaj periodaĵoj, inkluzive la gazeto L'Éclair de l'Est (fondita en novembro 1905 malaperinta en marto 1949). Ŝi verkis ankaŭ romanojn, eseojn kaj poemojn sub la pseŭdonimo "Myriel". Marie Marvingt klopodis akiri talenton ankaŭ rilate al arto. Por lerni la komedian ĝenron, ŝi pristudis gravajn aktorojn, ekzerciĝis pri danco, kantado, desegnado kaj skulptarto. Ŝi ludis korneton, praktikis hipnoton, grafologion, kiromancion (manaŭguradon), frenologion, fiziognomikon, psikologion, bestremburadon, astronomion, meteologion, geodezion, topografion, oceanografion, balistikon, kaj multajn aliajn sciencojn. Necertaj fontoj indikas, ke ŝi kapablis paroli sep lingvojn, sed ne precizigas kiujn. Pli fidinda kaj modera ŝajnas la nombro de kvin lingvoj. Tre certe inter ili estis la franca, la angla (ŝi prelegturneis almenaŭ dufoje en Usono), Esperanto, tre verŝajne la itala, kaj preskaŭ certe la germana, pro tio ke ŝi vivis en regiono tiam sub germana regado. Esperanton ŝi lernis kadre de la asocio Touring Club de France, post kurado en Nancio ekde la 20-a de januaro ĝis la 31-a de marto 1903[1]. Ŝia diplomo "Atesto pri Lernado" datiĝas de la 15-a de aprilo 1903. De tiam, ŝia vivo restis sinsekvo de defioj. Ŝi senĉese efektivigis sian devizon "Scii, voli", kaj decidis "fari ankoraŭ kaj ĉiam pli bone".

La defioj de Marie Marvingt[redakti | redakti fonton]

En 1903, Marie Marvingt estis la unua virino, kiu supreniris montarajn krestojn, inkluzive de la monto Dent du Géant[2][3] (la Dento de la Giganto), en la francaj Alpoj (4013 m). Ŝi samjare flugis kun Georges Blanchet per balono el Rouen al Lamballe[4] (ĉ. 800 km), kaj sole per la balono L'Aiglon ("La Aglido") el Nancio al Graben-Neudorf (ĉ. 250 km) en 20 horoj. Ŝi lernis stiradon de lokomotivo kaj de vaporŝipo. Tiutempa nobelo, S-ro de Château-Thierry de Beaumanoir, kromnomis ŝin "La fiancée du danger", tio estas La fianĉino de danĝero.

En 1904, ŝi supreniris la kreston Aiguille du Midi[5] (Nadlo de Sudo, 3842 m) en la Blanka Monto, kaj ŝi partoprenis al la granda bicikla konkurso inter Nancio kaj Bordeaux (ĉ. 880 km).

En 1905, ŝi biciklis en la sama tago el Bussang[6] al Aurillac (ĉ. 660 km), partoprenis al alia bicikla konkurso el Nancio al Napolo en Italio(ĉ. 1250 km). Ŝi ricevis la unuan premion de kanuo en Étretat[7]. La 7-an de aŭgusto, ŝi supreniris la monton Tête de Trélaporte ("Nadlon de Trélaporte", 2552 m) en la Blanka Monto, surhavante jupokuloton — pli praktika ol jupo. Ekzistas foto, kiu montras ŝin en ekvilibro sur la dekstra piedo sur tiu ĉi montopinto. La 22-an de aŭgusto, ŝi plenumis en unu tago la unuan virinan supreniron de la Nadloj de Grand Charmoz kaj Grépon[8], unu el la nadloj de la montaro de Chamonix-Mont-Blanc[9].

En 1906, ŝi kreis la unuan francan lernejon pri skiado, kaj partoprenis al bicikla konkurso el Nancio al Tuluzo (ĉ. 885 km). La 7-an de julio, ŝi realigis la unuan virinan naĝan trairon de Parizo (12,5 km), kio necesigis 4 horojn kaj 5 minutojn. Marie Marvingt do venkis je 1 horo kaj 10 minutoj la faman aŭstralian naĝistinon kaj aktorinon Annette Kellerman. Ŝi estis konsiderata kiel la kvina inter la unuaj virinaj montogrimpistinoj en la tuta mondo. Marvingt estis la unua virino, kiu supreniris la monton Buet[10] (3096 m — france Mont Buet)[11], la montpasejojn Balme[12] kaj Voza[13].

En 1907, ŝi ricevis honorpremiojn pri pafado per militfusilo por distanco de 300 m, kaj por karabeno Flobert. Ŝi estis la sola virino ricevinta el la ministerio pri milito la honorpalmojn de Unua Pafisto. Ŝi faris la unuan salton per skioj. La 19-an de julio, ŝi flugis per balono kiel piloto kun la aeronaŭtoj Georges Blanchet kaj Lemoine.

En 1908, ŝi kandidatiĝis por la Bicikla Ĉirkaŭiro de Francio. Ĉar la organizantoj tiutempe rifuzis partoprenon de virinoj, ŝi iris la saman vojon kiel la viroj, ekirante pli malfrue ol ili. Ŝi faris la 30-an plej bonan tempon en tiu kurado, al kiu partoprenis pli ol cent viroj. Ŝi ricevis la Unuan Premion de naĝado de la urbo Tuluzo pri 20-kilometra surmara naĝado. Marvingt ankaŭ naĝis tra la lago de Gérardmer kaj naĝis tra distanco de 16 km en la golfo de Napolo[14]. Ŝi partoprenis al ĉasado de fokoj en Arkto.

En septembro 1909, ŝi por la unua fojo flugis sole per balono el Nancio al Germanio. Ŝi ankaŭ por la unua fojo flugis per monoplano el Nancio al Jarville-la-Malgrange (ĉ. 3,5 km sude), kun la aviadisto Roger Sommer. Ŝi lernis, en Mourmelon-le-Grand[15], la pilotadon de monoplanoj de la modelo "Antoinette" de la Societo de Aviadiloj kaj Motoroj Antoinette[16].

La 26-an de oktobro 1909, ŝi estis ankoraŭfoje la unua virino, kiu transiris la Nordan Maron : entute 720 km en 14 horoj inter Nancio kaj Southwold (distrikto de Suffolk en Anglio) per la balono "L'Étoile filante" (La falstelo)[17].

En 1910, Marie Marvingt estis la unua virino, kiu pilotis balonon en la sporta eliminkonkurso de la Aero-Klubo de Francio (Aero-Club de France). Ŝi ricevis la unuan premion de la konkurso de la Orienta Aero-Klubo, flugante de Nancio al Neufchâteau, Belgio, en 15 horoj. La 25an de januaro 1910, ŝi fariĝis la unua internacia ina ĉampiono de bobo, kaj tiel gajnis la pokalon Léon Auscher. La 15an de marto, ŝi ricevis la Ormedalon de la Akademio de Sportoj por ĉiuj sportoj. La 10an de junio, ŝi ricevis de la Aero-Klubo de Francio la licencon de aeronaŭta piloto. La 8an de novembro, en Châlons-sur-Marne (nun : Châlons-en-Champagne), ŝi estis la unua virino en la mondo ricevinta diplomon de piloto de aviadilo (n° 281) per monoplano kaj la unua sukcesinta fari tion sen damaĝi la flugmaŝinon. La 27an de novembro, ŝi gajnis la unuan pokalon Femina (kreita de Pierre Laffitte en 1908) pro la plej longa flug-distanco kaj daŭro trairita fare de virino — 42 km en 53 mn. Ŝia rekordo de daŭro kaj distanco restis neoficiala, ĉar tiam la virinaj rekordoj ne estis ankoraŭ aŭtentikigitaj. Ŝi lernis aviadon per fiksa planeo kun la provpiloto Hubert Latham, sur aviadilo Antoinette. Ŝi pilotis monoplanon kaj flugis sola. Ŝi estis unua virino ricevinta permeson por tio. Kiel flegistino kaj asistantino de famaj profesoroj pri kirurgio, kun bona kompetenteco pri medicino, ŝi estis la unua kiu ĝuste taksis la utilecon de aviado por rapida kaj urĝa longdistanca transporto de vunditoj. Ŝi proponis al la franca registaro la disvolvadon de sanitara aviadilo kun fiksa planeo kiel aera ambulanco. Ŝi renkontis nur indiferentecon. La 8an de novembro 1910, ŝi estis la tria virino en la mondo rajtigita kiel aviadilpiloto, la dua franca post Raymonde de Laroche kiu mortis la 18an de julio 1919 pro aviadila akcidento okaze de provflugo en Le Crotoy.

En 1911, ŝi gajnis la pokalon Femina en Torino kaj la unuan premion de distanco per balono en la eliminkonkurso de la Orienta Aero-Klubo. Dum siaj 900 unuaj flugoj, Marie Marvingt neniam havis akcidenton. Mencio pri ŝi aperas sur historia paĝo pri la Aero-Klubo de Sankta-Stefano (franca : http://acse.equation.fr/histoire.php) kiu organizis aerfeston de la 29a de julio ĝis la 8a de aŭgusto 1911 kun partopreno de, i.a., Roland Garros. Tie, la aviadilo de Marie Marvingt paneis, kaj ŝi tamen sukcesis senvunde surteriĝi sur globludejo de kie antaŭe fuĝis la ludantoj. Tamen, ŝia aviadilo estis detruita.

Inter 1911 kaj 1914, ŝi mendis al la fama inĝeniero Louis Béchereau la unuan francan aerambulancon kaj traktis ĝian aĉeton kun Deperdussin, unu el la tiam plej famaj firmaoj de konstruado de aviadiloj, sed, ĉar la entrepreno bankrotis pro fraŭdaj praktikoj, ŝi neniam ricevis ĝin. La disvolviĝo de aerambulancoj estis unu el la plej gravaj progresoj de la medicino en la 20a jarcento. Marie Marvingt estis vera antaŭvidantino kiam, en tiu periodo, ŝi lanĉis la konstruadon de ambulancaj aviadiloj por transporto kaj aera evakuado de vunditoj. Ŝi dediĉis la reston de sia vivo por ilin akceptigi en la arsenalo de medicinaj rimedoj. Estas nuntempe ne facile taksi la malfacilaĵojn, kiujn devis alfonti tiu koncepto ne ankoraŭ akceptata (plie, proponita de virino !) por ricevi subtenon de la militistaro, de la registaro, de la publiko kaj de la medicina mondo. Inter ĉiuj personoj, kiuj engaĝiĝis en tiun disvolvadon, Marie Marvingt estis, en Francio, unu el la plej influaj kaj aktivaj.

En 1912, en konkurso de la Aero-Klubo de Francio, ŝi kompletigis la itineron Parizo-Irlanda Maro kaj faris multajn balonflugojn. Ŝia aviadilo frakasiĝis en kamparo sed ŝi bonŝance ne estis vundita. La 7an kaj 8an de aprilo 1912, ŝi partoprenis en la aviada festo de Nancio-Jarville-la-Malgrange.

De la 13a ĝis la 17a de aŭgusto 1913, ŝi partoprenis en balonkonkurso en Chalon-sur-Saône.

En sia numero 48 de januaro 1914, la esperantista gazeto "La Movado" anoncis ke Marie Marvingt estis vundita la 12an de decembro 1913 en proksimeco de Reims okaze de akcidento. Pro nebulego ŝi decidis haltigi la flugadon, sed la alteriĝo estis tro rapida; rompiĝis la helico; la vosto de la aeroplano suprosuben renversiĝis. La aviadistino restis malliberigita kaj treege premita sub la aparato dum sufiĉe longa tempo, ĝis kiam alvenis kamparanoj por ŝin liberigi. Vundita ĉe la vizaĝo, ŝi estis kondukita en klinikon en Reims.

Ankaŭ en 1914, multaj gazetoj kaj revuoj publikigis Desegnon de Émile Friant, pentristo, prezidanto-fondinto de la Orienta Aero-Klubo. Sur tiu desegno aperis Marie Marvingt asistanta la nancian militistan kuraciston Georges Gille dum kuracado de vundito, kaj, duaplane, la unua ambulanca aviadilo "Capitaine Echemann" sur kiu ruĝa kruco estis distingebla, preta ekflugi por transporti vunditon. Temas kompreneble pri priskribo de evento fiktiva, neokazinta, ĉar la aviadilo ne estis liverita. Sed tiu desegno estis propagandcele uzita en kampanjo por kolekti financajn rimedojn por konstruado de ambulancaj aviadiloj. La aviadilo ricevis tiun nomon pro tio ke kapitano Paul-Maurice Echemann, amiko ŝia, mortis la 14an de majo 1912 en komandita servo. Strato de la urbo Angers ricevis lian nomon.

Dum kvardeko da jaroj, Marie Marvingt prezentis milojn da prelegoj tra almenaŭ kvar kontinentoj por konsciigi pri la valoro de sanitara aviado (depende de la fontoj, la nombro de ŝiaj prelegoj varias de 3000 ĝis 6000). Ekzemplocele, interreta dokumento de "Aéroplane de Touraine" http://www.aeroplanedetouraine.fr/Dans%20_le_ciel_de_la_Touraine.pdf informas ke ŝi prelegis la 15an de majo 1914 en Tours. La enirprezo de ŝiaj prelegoj (2 aŭ 3 tiamaj francaj frankoj, depende de la loko) celis pagi la konstruadon de la unua ambulanca aviadilo "Capitaine Echemann", ekipita per 100-ĉevalpova motoro kaj senfadena telegrafo, kies antaŭvidita prezo estis 36 000 frankoj (1 tiama franko ebligis aĉeti 12 ovojn aŭ 1 kg de salumita moruo en Normandio; fr-fonto : http://www.brin-de-feuille.fr/content/view/47/55/). Marie Marvingt pristudis mem modelon de tre komforta brankardo adaptebla al tiu flugmaŝino.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua mondmilito, Marie Marvingt proponis sin kiel militpiloton, sed ŝi ricevis rifuzon. Ŝi servis kiel flegistino de la Ruĝa Kruco ĝis kiam ŝi trovis okazon vire maskovestiĝi kaj, interkonsente kun juna franca infanteria leŭtenanto, militservi kiel duaklasa soldato sub la nomo Beaulieu, sur la frontlinioj, en la tranĉeoj, kiel infanteria duaklasa soldato en la 42a Bataliono de Ĉasistoj. Kvankam lerta pafistino, ŝi neniam uzis fusilon. Ŝi nur gardostaris por signali milit-pafilojn de la malamika flanko. Senmaskigita post kelkaj semajnoj, ŝi estis resendita hejmen. Ŝi organizis la unuan grupon de flegistinoj transportataj per aviadilo al la fronto. Pli poste, laŭ peto de Georges Clemenceau kaj rekta postulo de marŝalo Ferdinand Foch, ŝi partoprenis kun la 3a Regimento de Alpaj Ĉasistoj en perskia provizado de la armeaj fortoj kaj evakuado de vunditoj en la italaj Dolomitoj. Pri ŝi, marŝalo Foch diris en 1928 : "Prediki, prediki la ekzemplon, kia elokventeco, tion faras fraŭlino Marvingt !". Foto de la retejo http://genealogie.cantalpassion.com/marie_marvingt.htm montras lin kun ŝi.

Marie Marvingt servis ankaŭ kiel flegistino en la Ruĝa Kruco. En 1915, ŝi estis la unua virino kiu volontulis por partopreni en bombado super la germana teritorio. Ŝi ricevis la Militkrucon pro bombado de germana militbazo en Metz-Frescaty. Inter la du mondmilitoj, ŝi laboris kiel ĵurnalistino, militkorespondantino, kaj konsila kuracistino kun la franca armeo en Nord-Afriko. La utileco de la ambulancaj aviadiloj pruviĝis dum la Unua Mondmilito kaj pli poste dum la koloniaj militoj. En 1929, ŝi aktive partoprenis en la organizado de la unua internacia kongreso pri la medicina aviado en kiu partoprenis 41 nacioj. Samjare, ŝi kunfondis la Société des Amis de l'Aviation Médicale (Societo de la Amikoj de la Medicina Aviado) kaj fariĝis ties vicprezidantino. Ŝi kreis la "Coupe Capitaine Echemann" (Pokalo Kapitano Echemann) por kuraĝigi iniciatojn cele al perfektigo kaj adaptado de la aviadiloj al tiu specifa uzado. La aviadilkonstruistoj Breguet( kaj Potez adaptis al tiuj bezonoj siajn modelojn Potez 42 (konstruita en 1930; fr : http://www.aviafrance.com/9989.htm ) kaj Breguet Br 284T (konstruita en 1929 en sep ekzempleroj kaj povanta transporti tri brankardojn). Kontraŭe al multaj antaŭvidantoj, Marie Marvingt povis vidi dumvive la plenan alprenon de proponoj al kiuj ŝi sin dediĉis entute.

Félix Marvingt, ŝia patro, mortis en 1916.

Post la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1920, Marie Marvingt trairis 57 km, inkluzive du montgrimadojn, en la departemento de la Marbordaj Alpoj.

En 1921, marŝalo Hubert Lyautey invitis ŝin akompani prezidenton Alexandre Millerand en Maroko; ŝi vojaĝis 56 000 km aviadile en Nord-Afriko, Sicilio kaj Malto kiel prelegistino, militkorespondantino kaj flegistino. En Maroko, ŝi dediĉis sin al starigo kaj evoluigo de flugmaŝinaj helpservoj al civiluloj; ŝi inventis metalajn skiojn kaj proponis ilian uzon por aviadiloj surteriĝantaj sur sablon aŭ neĝon; ŝi fondis lernejon de skiado.

En 1922, 47-jara, ŝi anoncis sian unuan tutmondan defion : rekompencon de 10 000 dolaroj al la persono, kiu superos ŝian laŭreatliston sur la terenoj de sporto, arto, sciencoj kaj vojaĝoj.

La 18an de februaro 1923, ŝi estis la unua blankhaŭta virino enirinta en In Salah, venkinte en rapideco la edzinon de André Citroën en aŭtomobila trairo de Saharo.

Dum la Rif-milito, en 1926, ŝi sekvadis la kolonojn de generalo Henri Giraud kiel kirurgia asistantino kaj militkorespondantino. Saman rolon ŝi ludis dum la libia kampanjo kun la itala marŝalo Rodolfo Graziani.

En 1929, kun la kirurgo-dentisto Robert Charlet (france : http://aviatechno.free.fr/bib/images.php?image=104&ann=5 ) ŝi fondis la asocion "Les Amis de l'Avion-Ambulance" (Amikoj de la Ambulanca Aviadilo : AAA).

En 1931, ŝi starigis la "Defion Capitaine Echeman", t.e. konkurso pri la plej bona maniero rekonverti aviadilojn en sanitarajn aviadilojn.

Dokumento de oktobro 1932 konsultebla ĉe la Nacia Biblioteko de Francio (BNF) sub la titolo "Une belle tournée de conférences" (Bela prelegturneo : http://gallica2.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k5414806q.texte.r=roi+pausole.langFR.f7.pagination ) raportas pri 88 prelegoj, kiujn ŝi faris en orienta Alĝerio kaj Tunizio, inter kiuj 41 en lernejoj. Eltiraĵoj reliefigas ŝiajn kaj pedagogiajn kapablojn kaj talentojn ankaŭ en tio : "La prelegoj de F-ino Marvingt estas treege variaj, kaj ŝi parolas kun sama entuziasmo pri aviado, glisflugado, korpa kulturo kun ekzemploj pri la edukado de la volo, finfine pri siaj siaj vojaĝoj." Direktoro de industria lernejo en Sousse, s-ro Boisset skribis pri ŝi : "F-ino Marvingt ŝatas la infanojn; ŝi ŝatas alparoli ilin kaj posedas ankaŭ la arton paroligi ilin." Direktoro de elementa knabina lernejo de Bizerte, en Tunizio, skribis : "F-ino Marvingt realigas la perfektan ekvilibron de la korpaj kaj intelektaj fortoj... Ŝi estas por ĉiuj mirinda ekzemplo de braveco kaj energio !"

En 1934, ŝi estis direktorino kaj aktorino de du filmoj : "Sauvés par la Colombe" (Savitaj fare de la kolumbo — bedaŭrinde ne plu trovebla) kaj "Les Ailes qui sauvent" (La flugiloj kiuj savas ), turnitaj en Meknès (Maroko) kun asistado de la franca armeo. Laŭ peto de la franca registaro, ŝi fondis kaj organizis sanitaran civilan aviadon en Maroko kaj estis ties unua prezidantino.

La 24an de januaro 1935, ŝi estis promociita je la grado de Kavaliro de la Honora Legio kaj fariĝis, kun subteno de marŝalo Louis Franchet d'Espérey, unu el la animantinoj de la aeraj flegistinoj. Samjare, ŝi faris prelegturneon en Usono pri la sanitara aviado. Ŝi estis la unua blankĥauta virino enirinta en la alĝeria urbo Tindouf. Ŝi akompanis generalojn Huré, Trinquel kaj Giraud kiam ili iris subigi la bordajn regionojn de Maŭritanio. Ŝi faris la unuan aŭtomobilan vojaĝon de Tindouf al Zagora (Maroko).

En 1936, 61-jara, ŝi anoncis duafoje sian tutmondan defion de 1922 en la gazetaro.

En 1937, ŝi duafoje prelegturneis en Usono. La 5an de novembro, ŝi estis nomumita Kavaliro de la Ordeno de la Publika Sano pro siaj kontribuaĵoj al la sanitara aviado.

En 1939-1940, kiam eksplodis la Dua mondmilito, ŝi kreis akcepto-flegejon "Le Repos des Ailes" (La Ripozo de la Flugiloj) por la konvaleskaj dumbatale vunditaj aviadistoj. Kiel kirurgia asistantino, ŝi inventis tipon de medicina suturo kaj ricevis la unuan licencion de aersukuristo. Ŝi faris prelegturneon tra la Centra Masivo.

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 17-an de majo 1948, 73-jara, Marie Marvingt denove anoncis sian tutmondan defion de 1922 kaj 1936 televide. Neniu ĝis tiam, kaj ankoraŭ nun, aŭdacis aŭ sukcesis superi ŝian laŭreatliston : 30 rekordoj en diversaj sportoj, 30 ordenoj inter kiuj 16 ne francaj. En 1948-1949, ŝi fariĝis laŭreatino de la internacia literatura konkurso de la Virina Aeronaŭtika Asocio de Los-Anĝeleso (Women's Aeronautical Association of Los Angeles) por siaj verkoj La Fiancée du Danger' kaj Ma traversée de la Mer du Nord en Ballon.

La 7-an de decembro 1949, ŝi estis nomumita Oficiro de la Honora Legio. Ŝia libro Les Ailes qui sauvent' estis publikigita dum la sama periodo. En 1950, ŝi ricevis la medalon de la urbo Nancio. Eldoniĝis samtempe ŝia libro Sauvés par la Colombe. De 1951 ĝis 1953, ŝi faris 60 000-kilometran aviadilan vojaĝon tra Nord-Afriko.

La 29-an de marto 1954, Marie Marvingt ricevis la grandan premion Deutsch de la Meurthe en Sorbono kiel pionirino de sanitara aviado, kaj pro la starigo de sukurflugoj. Ŝi antaŭvidis la tertremon de Orléansville en Alĝerio. Tiu urbo estis renomita El Asnam en 1964 post la sendependiĝo kaj nomiĝas Chlef[18] depost la tertremo de la 10-a de oktobro 1980, kiu detruis El Asnam (araba nomo kiu signifas "ruinoj").

La 30-an de januaro 1955, ŝi ricevis gratulojn de la Nacia Federacio de Aeronaŭtiko de Francio kaj Transmaraj Teritorioj en Sorbono (Fédération Nationale d'Aéronautique de France et d'Outre-Mer), per la donaco de bela statueto pri la Venkantino de Samotrako. La 20-an de februaro 1955, je la 80-a datreveno de ŝia naskiĝo, ŝi flugis super sia naskiĝurbo Nancio kaj rompis la sonmuron, je 1200 km/h, en jetaviadilo McDonnell F-101 Voodoo, kiun pilotis oficiro de la aerbazo de Toul-Rosières (Rosières Air Base) de la usona armeo.

La 2-an de aprilo 1955, Marie Marvingt eĉ eklernis la pilotadon de helikoptero. En 1956, ŝi inaŭguris tutmondan sanitaran aviadon[19]. En 1957, ŝi ricevis la Ormedalon de Fikiza Edukado kaj la Arĝentan Medalon de la Sanitara Aerservo.

En 1958, generalo Maxime Weygand subskribis unu el ŝiaj oraj libroj. La 1-an de novembro 1960, 85-jara, post brila sukceso en ricevo de diplomo de pilotado de helikoptero, ŝi pilotis la unuan jethelikopteron Djinn 1221[20] sen malantaŭa rotoro.

En 1961, 86-jara, ŝi biciklis el Nancio al Parizo kaj posttagmeze superflugis Parizon en jethelikoptero. En la lastaj jaroj de sia vivo, kiam ŝi estis pli ol 80-jara, ŝi komencis prepari verkojn pri la temperamento kaj karaktero de aktoroj, bazita sur ilia manplato, skribmaniero kaj plej bona rolo, kaj pri kranio-operacioj dum la jaroj 1914 ĝis 1918 kaj neŭrastenia kirurgio dum la jaroj 1950 ĝis 1955.

Marie Marvingt eskapis almenaŭ dudekon da fojoj el morto en sia 88-jara vivo, sed la lasta rendevuo kun ĝi okazis sabaton la 14-an de decembro 1963 en Laxou (apud Nancio). Ŝi estis entombigita en la tombejo Préville, en Nancio.

Pro sia kuraĝo kaj emo alfronti riskon, Marie Marvingt havis multajn kromnomojn, ĉefe "la fianĉino de danĝero", sed ankaŭ “La reĝino de la Aero“, “Marie-kolrompulino [riskemulino]“, “la nelacigebla mondvojaĝulino“, “la eterna scivolemulino“, “la virino plej ordenita en la mondo“, "La plej miriga virino de la jarcento“, usonanoj nomis ŝin “la virino plej ekterordinara depost Johana de Arko".

Politike ne engaĝita, tre sendependema, Marie Marvingt ne estis protestema voĉe aŭ skribe, sed ŝi iris sian vojon kaj, laŭcirkonstance, ĉirkaŭiris aŭ faligis la obstaklojn. Ŝi ne proklamis sin feminista, sed ŝi efike malfermis la vojon al la virina emancipado. Entuziasma kaj ridema, ŝi plej konvinke kaj efike montris, per volo, persistemo, studado, ekzercado, trejnado, akiro de spertoj, de rezistokapablo, ke sur diversaj terenoj, virino kapablas ne malofte egali kaj eĉ superi virojn, el kiuj ne malmultaj malestime aŭ arogante malhelpis, malebligis aŭ eĉ malpermesis al ili la aliron.

Marie Marvingt kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marie Marvingt restis ĉiam fidela kaj kore ligita al Esperanto, kiun ŝi lernis en 1903, kiam ŝi estis 28-jara. Foto el "La Movado" (n° 48, Januaro 1914) montris ŝin antaŭ ŝia foriro en sfera balono, dum festoj donitaj en Chalon-sur-Saône : “Ŝi tenas en mano esperantistan flageton, kiun donis al ŝi S-ro Richard, la sindonema prezidanto de la Esperantista grupo en Chalon-sur-Saône, kaj kiun ŝi alprenis kiel aeronaŭtikan flageton.“. Tripaĝa artikolo, tradukita el la usona gazeto "The World Veteran" aperis en la decembra numero de "La Praktiko" de la jaro 1955). Ties aŭtoro, Jacques Boetsch, skribis : "Ŝi estas konvinkita, ke la mondo devas enkonduki komunan internacian lingvon. Kiam ŝi la unuan fojon aŭdis pri Esperanto, ŝi tuj kun entuziasmo ellernis tiun lingvon kaj de tiam fervore praktikas kaj disvastigas ĝin.“ (p. 192). Mencioj pri ŝi aperis en du numeroj de la jaro 1956 de la "La Informilo", bulteno de la nord-orienta federacio de Franca Unuiĝo por Esperanto. Ŝi foje partoprenis en kunvenoj de la Esperanto-Klubo de Nancio. La lasta, pri kiu ankoraŭ memoras atestanto de tiu periodo, okazis unu jaron antaŭ ŝia morto, en 1962, en la bierejo "Excelsior". Tiel kaj tiam ŝi lastfoje markis sian daŭran kaj fidelan korligitecon al la Internacia lingvo.

Premioj (nekompleta listo)[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al Marie Marvingt[redakti | redakti fonton]

Marie Marvingt ĉiam restis kore ligita al Loreno kaj precipe Nancio. Publikaj vojoj kaj konstruaĵoj de Francio ricevis ŝian nomon, i.a. :

La 23an de junio 2004, la franca poŝta servo dediĉis poŝtmarkon al Marie Marvingt en sia serio pri aera poŝto kapitano kun erara ortografio de la nomo Echeman (mankas dua "n")  : <http://www.phil-ouest.com/Timbre.php?Nom_timbre=Marie_Marvingt>

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • "Sauvés par la Colombe" (Savitaj fare de la kolumbo). Turnita en Mekhnès (Maroko) kun asistado de la franca armeo. 1934, bedaŭrinde ne plu trovebla).
  • "Les Ailes qui sauvent" (La flugiloj kiuj savas).Turnita en Mekhnès (Maroko) kun asistado de la franca armeo. 1934. Daŭro : 20-25 mn.
  • "Marie Marvin, la fiancée du danger" (Marie Marvingt, la fianĉino de la danĝero). 52-minuta dokumentara filmo. Michèle Larue kaj Noël Burch. Nancy : kunproduktaĵo de ERE Productions kaj France 3 Lorraine Champagne Ardenne. 2005. http://www.filmsdocumentaires.com/films/marie-marvingt-la-fiancee-du-danger

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie Marvingt estis allogita al Esperanto sekve de prelego de Carlo Bourlet, renoma matematikisto, spertulo interalie pri retropedaligo, ano de la teknika Komitato de Touring-Club de France kaj prezidanto de la Pariza Esperantista Grupo. La Esperanto-Grupo de Nancy estis fondita la 19-an de januaro 1903. (Laŭ "Esperantista Dokumentaro, - junio 1906).
  2. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Dent du Géant
  3. La Dent du Géant
  4. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Lamballe
  5. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Aiguille du Midi
  6. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Bussang
  7. Vidu ankaŭ la francan artikolon : FR:Étretat
  8. http://archive.is/20120529015755/crapahuter.free.fr/grepon.htm
  9. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Chamonix-Mont-Blanc
  10. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Mont Buet
  11. http://facesud.free.fr/Mont%20Buet.htm)
  12. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Col de Balme
  13. France : http://www.mermod.com/05photos/nidaigle/pict2711.html
  14. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Baie de Naples
  15. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Mourmelon-le-Grand
  16. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Société des avions et moteurs Antoinette)
  17. Fontoj erar(ig)e indikas 2 400 km. Kalkulo de distanco per ŝoseoj kaj ŝipo tra Londono, do, malrekta, indikas 820 km.
  18. Vidu ankaŭ la francan artikolon : fr:Chlef
  19. http://aviation-ancienne.forumactif.com/1930-annees-1950-f65/l-aviation-sanitaire-1930-1945-t4626.htm
  20. Vidu la francan artikolon : fr:Djinn (hélicoptère)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Marie Marvingt, la femme d’un siècle". Marcel Cordier kaj Rosalie Maggio. Sarreguemines : Pierron. 1991, 261 p.
  • "Marie Marvingt et le développement des évacuations aériennes sanitaires". Franca traduko de artikolo de David M. Lam (Usono) fare de Jean-Pierre Crance (Chantilly, Francio) : SOFRAMAS (Société Française de Médecine Aérospaciale), revuo “Médecine Aéronautique et Spatiale”. n° 45, n° 166, pp. 5-11 [7 p.]. 2004, ISSN 0294-0817
  • "Ma Traversée de la Mer Du Nord". "L’Aerophile", 1er janvier 1910, 18:1 (article), p. 17-20.
  • "La franca esperantistino Marie Marvingt" : "La Praktiko", n°12 (218), decembro 1955. pp 190-192, 7 fotoj. Traduko el artikolo de Jacques Boetsch el "The World Veteran".
  • Arkivoj de la Aeroklubo Marie Marvingt en Aurillac.
  • "Dictionnaire universel de l'aviation". Bernard Marck. Parizo : eld. Tallandier. 2005.

Angle :

  • "Marie Marvingt and the development of aeromedical evacuation". David Lame (Lernejo pri Medicino de la Universitato de Marilando). Artikolo el la revuo "Aviation, space, and environmental medicine", Alexandria (Virginio, Usono). Eld. Aerospace Medical Association. Vol. 74, n° 8, pp 863-868. (1975). ISSN 0095-6562

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La informoj de tiu ĉi artikolo fontas esence el la versioj angla kaj franca de Wikipedia kun aldonoj el franclingvaj retejoj :

Angle : Chronology of Marie Marvingt's Career