Touring Club Francilien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Touring Club Francilien
volontula asocio
Komenco 1890 vd
Fino 1983 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Neuilly-sur-Seine
Jura formo volontula asocio
vdr

Touring Club Francilien estas franca asocio, malfondita en 1983, kiu celas disvolviĝon de ĉiuforma turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Touring club Francilien (Travojaĝa Klubo de Francilio) devenas de Touring Club de France, kiu estis fondita 1890 en Neuilly-sur-Seine fare de kvar biciklistoj kaj amikoj. La unua prezidento estis Abel BALLIF.

La unua paragrafo de la asocia statuto difinis kiel celon: "evoluigi la turismon en ĉiuj formoj". Sekve, la asocio pioniris en tre diversaj agokampoj: turismo, subĉielaj aktivaĵoj, aŭtomobilismo, biciklado, kampado, disvolvado de turismaj vojoj, de biciklaj vojoj kaj ĉiaspecaj turismaj ekipaĵoj, kaj tiel plu. Al ĝi estas ŝuldebla la iniciato de disvolvado de la trafik-signalizado. En 1914, ĝi ekipis la francajn vojojn per 30 000 paneloj de voja signalizado. Ĝi ludis ankaŭ gravan rolon en disvolvado de tendumado per kreo de la unua “teksaĵ-kampoj“ (kampadejoj, tendumejoj) en 1930 kaj la malfermo de la internacia kampadejo de la arbaro de Boulogne (http://www.paris-tourisme.com/campsite/indexf.html) en 1951....

Touring Club de France, kiu havis ĝis 700 000 societanojn, finance subtenis la unuajn francajn Esperanto-grupojn; en la jaro 1902 ĝi dediĉis 400 frankojn al la pariza grupo, po 200 al la grupoj en Liono kaj Le Havre kaj po 100 frankojn al la grupoj de Saint-Omer kaj Bar-sur-Seine (Laŭ Adam Zakrzewski: '''Historio de Esperanto''' 1887-1912). Ne malmultaj el la plej famuloj de la pionira epoko de Esperanto venis al la Internacia Lingvo danke al TCF. En la periodaĵo de la asocio Revue du Touring Club Carlo Bourlet 1901 publikigis artikolon pri Esperanto (kiu cetere instigis Théophile Cart lerni tiun lingvon). La fama aviadistino kaj rekordulino en multaj sportoj Marie Marvingt lernis Esperanton 28-jara en la unuaj tagoj de 1903 kaj estis diplomita 3 monatojn poste. Ŝi restis fidela al la lingvo dum sia tuta 86-jara vivo.

Malgraŭ ĝia grava rolo en disvolvado de turismo dum la 20a jarcento en Francio, la asocio malprosperis ĝis kiam la likvido de ĝia havaĵo estis decidita, la 23an de oktobro 1983. Refondita la sekvantan monaton, Touring Club Francilien grupigas nun 15 asociojn el tuta Francio kaj havas, laŭ sia retejo, 560 membrojn.

Eksteraj ligiloj (franclingve)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.