Paul Winfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Winfield
Persona informo
Paul Winfield
Naskiĝo 22-an de majo 1939 (1939-05-22)
en Los-Anĝeleso
Morto 7-an de marto 2004 (2004-03-07) (64-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Portlando • Universitato StanfordUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Los-Anĝelesa Urba Universitato • Manual Arts High School vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1965–2004 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Edward WINFIELD (1939 – 2004) estis usona aktoro. Li estis kuzo de aktoro William Marshall.

Li studis ĉe University of Portland, 1957–59; Stanford University, 1959; Los Angeles City College, 1959–63; University of California, Los Angeles, 1962–64; University of Hawaii, 1965 kaj University of California, Santa Barbara, 1970-71 sed neniam diplomiĝis.[1]

Winfield komencis sian karieron per televidserio Perry Mason en 1965. Dum la fino de 1960-aj jaroj li aperis en televidaĵoj Daktari, The Man from U.N.C.L.E., Mission: Impossible, The High Chaparral, The Name of the Game, Mannix inter aliaj. En kino li debutis per The Perils of Pauline en 1967, kaj poste partoprenis kinfilmojn Who's Minding the Mint? kaj The Lost Man.

En 1970-aj jaroj li partoprenis kinfilmojn R.P.M., Brother John, Sounder, Trouble Man, Gordon's War, Hustle, Twilight's Last Gleaming, Damnation Alley ktp. krom televidaĵojn kiel Ironside, The Horror at 37,000 Feet kaj King.

Dun 1980-a jardeko li aperis en kino per Carbon Copy, Star Trek II: The Wrath of Khan, Mike's Murder, The Terminator, The Serpent and the Rainbow, kaj en televido per The Fall Guy, Murder, She Wrote, Under Siege, Death Before Dishonor kaj Wiseguy, inter aliajn.

Li en la fino de 20-a jarcento aktoris interalie en kinfilmoj Presumed Innocent, Cliffhanger, Dennis the Menace, The Killing Jar, Tyson, Original Gangstas, Mars Attacks!, Dead of Night, The Legend of Gator Face, Strategic Command, kaj en la televidaĵoj Star Trek: The Next Generation, Batman: The Animated Series (voĉe), Irresistible Force, Scarlett, White Dwarf, Gargoyles (voĉe), Gargoyles: The Goliath Chronicles (voĉe), The Assassination File, Spider-Man (voĉe), The Magic School Bus (voĉe), The Simpsons (voĉe), Walker, Texas Ranger kaj Batman Beyond (voĉe).

Liaj lastaj laboroj estis en komenco de 21-a jarcento per televidaĵoj The Wonderful World of Disney kaj Touched by an Angel.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Winfield. Contemporary Black Biography. The Gale Group, Inc. (2006). Alirita 2008-01-22.