Ironside

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ironside
televida serio
Originala titolo Ironside
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro crime television series
Aktoroj Raymond Burr • Don Galloway • Don Mitchell • Barbara Anderson • Elizabeth Baur • Ted CassidyBruce Lee
Muziko de Quincy Jones
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 199
Daŭro sen reklamoj 50
Elsendo
Elsendita 14 sep. 1967 – 16 jan. 1975
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Ironside estas usona krim-drama televidserio kiu estis elsendita de la kanalaro NBC dum 8 sezonoj de 1967 ĝis 1975. En la serio stelulis Raymond Burr kiel Robert T. Ironside, konsilisto por la polico de San Francisco (kutime aludita per la titolo de Chief Ironside), kiu estis paralizita el talio suben post esti pafita dum ferio, kaj tiele li moviĝĝis nur sur rulseĝo. La rolulo premieris la 28an de marto, 1967, en televida filmo titolita Ironside. Kiam la serio estis elsendita en Unuiĝinta Reĝlando, en la 1970-aj jaroj, ĝi aperis sub la titolo A Man Called Ironside (Viro nomita I.). Tiu serio havigis al la stelulo Raymond Burr ses premiojn Emmy kaj du nomumojn al Golden Globe.[1]

Inter gastaktoroj estis Harrison Ford, David Carradine, Martin Sheen, Jodie Foster, Bruce Lee, Vera Miles kaj William Shatner.