David Carradine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
David Carradine
Davis Carradine en aprilo de 2005
Davis Carradine en aprilo de 2005
Naskonomo John Arthur Carradine
Naskiĝo 8-a de decembro 1936
Holivudo, Kalifornio, Usono
Morto 3-a de junio 2009
Bankoko, Tajlando
Aktivaj jaroj 1963–2009
Nuptopartnero Donna Lee Becht (1960–1968)
Linda Gilbert (1977–1983)
Gail Jensen (1988–1997)
Marina Anderson (1998–2001)
Annie Bierman (2004–2009)
Oficiala ttt http://david-carradine.com/
Karakteriza(j) rolo(j) Kung Fu
Kill Bill
v  d  r
Information icon.svg

David CARRADINE (n. John Arthur Carradine, 8-an de decembro 19363-an de junio 2009) estis usona aktoro, plej multe konata por sia televida serio el la 1970-aj jaroj Kung Fu kaj pli en filmo Kill Bill.

Li estis konata ĉefe dum tiu jardeko pro la televida serio, kiu famigis orientajn spiritojn en okcidentaj kulturoj: ĉefe en Nordameriko kaj Eŭropo. Poste li iom falis en forgeso, sed poste refamiĝis danke al laboro por kino.

Li mortis ŝajne pro akcidento kiam li verŝajne sufokmasturbiĝis.

Dum tri sezonoj, David Carradine ĉefrolis kiel duon-ĉina, duon-kaŭkazia ŝaolino monaĥo, Kwai Chang Caine, sur la sukcesa televida serio Kung Fu (1972-1975), kaj estis nomumita por Emmy kaj Globo Premioj. La spektaklo, kiu okazis en la Malnova Ŭesto, helpis popularigi la luktoartojn kaj orientan filozofion en la okcidento kaj senmortigis la karakteron de Kwai Chang Caine.