Jodie Foster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jodie Foster
Jodie Foster en la jaro 2007
Jodie Foster en la jaro 2007
Naskonomo Alicia Christian Foster
Naskiĝo 19-a de novembro 1962
Flago de Usono Los Angeles, Usono
Oskar-premio
Plej bona virina aktora laboro
1988 The Accused
Plej bona virina laboro
1991 The Silence of the Lambs
Premio Ora Globo
1988 - The Accused
1991 - The Silence of the Lambs
Premio BAFTA
1976 - Taxi Driver
1991 - The Silence of the Lambs
v  d  r
Information icon.svg

Jodie FOSTER (n. 19-an de novembro 1962; origine: Alicia Christian FOSTER) estas usona aktorino kaj reĝisorino.

Jam kiel infano ŝi aperis en televidaj varbanoncoj (unuafoje en la aĝo de du jaroj) kaj en filmoj. Mondfamon ŝi akiris per la filmo Taxi Driver. La tiam 13-jarulino konvinkis la publikon en sia rolo de neplenaĝa prostituitino.

En la 1980-aj jaroj ŝi interrompis sian filmkarieron, por dediĉi sin al la studado de literaturo en la Universitato de Yale.

Intertempe Jodie FOSTER apartenas al la plej famaj filmsteluloj de Hollywood. En la jaro 1991 ŝi unuafoje aktoris kaj reĝisoris (Little Man Tate). Ŝi gajnis ĝis nun du Akademiaj Premioj, la unuan pro la justica dramo The Accused (en kiu ŝi aperis kiel viktimo de seksperforto) kaj la duan pro la horora filmo The Silence of the Lambs.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]