Bruce Lee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bruce Lee
Bruce Lee
Bruce Lee
Naskonomo Lee Jun Fan (李振藩; pinjino: Lǐ Zhènfān)
Naskiĝo 27-an de novembro 1940
Flago de Usono San Francisco, Usono
Morto 27-a de julio 1973
Flag of Hong Kong.svg Hong Kong
Aktivaj jaroj 1941-1973
Nuptopartnero Linda Emery (1965-1973)
Oficiala ttt Bruce Lee Foundation
v  d  r
Information icon.svg

Bruce LEE estis agfilma aktoro kaj majstro pri luktarto, kiu naskiĝis la 27-an de novembro 1940 en usona Sanfrancisko en ĉina kvartalo. Propranomoj: infana - Lee Jun Fan, plenkreska – Lee Shya Long (“malgranda drako”). Lee estis la kvara el kvin gefratoj. Liaj gepatroj estis ĉina opera kantisto kaj virino de germana origino. Ili transloĝiĝis al Honkongo tri monatoj post naskiĝo de Bruce. Li estis problemtrovema kaj ofte havis lernejajn kaj surstratajn luktojn, tial li estis ofte fermita hejme lernante la batalarton kungfuo. Tiun ĉi ne tro konatan batalarton li alkondukis al perfekteco. Li kapablis nomi ĉiun movon kaj ekbaton kaj li mem prezentis ĉiujn kun absoluta precizeco. Danke al li, kungfuo ege populariĝis.

Post tio, kiam li akiris en Honkongo tian gloron, li ekvojaĝis Usonon. Li volis fariĝi nova agoplena heroo kaj krudulo de tipo John Wayne. De komence tiu ĉi malgranda, svelta fremdulo ne havis tion entute simpla, tial li decidis studi. Li finstudis filozofion en Universitato de Vaŝingtono. Li sciis kelkajn fremdajn lingvojn. Krom la angla li scipovis flue paroli japane, mandarine kaj kantone. Tiutempe Hollywood jam fine komencis rimarki lin. Li rolis nur malgrandajn rolojn, sed li fariĝis konata en Hollywood. Kelke da aktoroj frunte kun Steve McQueen kaj James Coburn komencis preni de li lecionojn de batalarto. Kaj do tiu ĉi "Malgranda drako", kiel ili nomis lin en Hollywood, havis malfermitan pordegon en filmojn.

Plimulte li rolis en filmoj kuraĝajn ĉinojn, kiuj batalas por libereco de sia nacio. Dum siaj batalscenoj li elbuŝigis diversajn sonojn de bestoj, por ke li pli koncentriĝu per tio. Sed li ofte suferis vundojn de sia kapo aŭ aliaj gravajn lezojn. Lia filmo "Enter the Dragon" kaŭzis en la mondo amasan frenezecon kaj ĝi tiel fariĝis lia plej fama filmo. Sed Bruce Lee ne ĝisvivis ties premieron. Filmante "Game of Death" li eksentis sin malbone kaj li iris hejmen por enlitiĝi. Sed li jam neniam plu vekiĝis. La kaŭzo de lia morto ne estas ĝis hodiaŭ klara, sed oni parolas pri sangado en la cerbo kaj pri efiko de medikamento je kapdoloro. Li mortis la 20-an de julio 1973, tri semajnojn antaŭ la premiero de "Enter the Dragon". Li postlasis edzinon Linda Emery, filon Brandon Lee (1965–1993) kaj filinon Shannon Lee (n. 1969). Sed Bruce mem tiel fariĝis legendo kiel de kungfuo, tiel de agoplenaj filmoj entute.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]