Pavlos Haikalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavlos Haikalis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1959 (1959-10-30) (64-jaraĝa)
en Katakolo
Lingvoj greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Theodosiadis Athens Drama School • University of Patras vd
Partio Sendependaj Grekoj vd
Profesio
Okupo aktorokomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pavlos HAIKALIS (greke Παύλος Χαϊκάλης; naskiĝita en 1959 en Katakolo, Elis[1]) estas aktoro kaj politikisto. Ekde 2012 li estas membro de la Grekia Parlamento por la partio Sendependaj Grekoj.

Lia aktora kariero inkluzivas multajn filmojn kaj televidajn seriojn .[1] Unu el liaj lastatempaj filmoj estas La Limuzino (2013).[2] La retejo New York Times mencias lian partoprenon en la filmo Loukoumadhes Me Meli, (2004) direktita de Olga Malea (fr).[3][4]

Dum la balotado de Januaro de 2015 li gajnis sidlokon en la parlamento ricevinta 8028 voĉdonojn en la balotado por Atika distrikto.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pavlos Haikalis en la angla Vikipedio.