Peitav-sinagogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fasado de la Peitav-sinagogo en 2012

La Peitav-sinagogoPeitav-Ŝul[1] (latve Peitavas ileas sinagoga; jide פאייטאוו שול) estas la sola aktive uzata sinagogo en Rigo transvivinta la Holokaŭston. Ĝi estas la centro de la latva juda komunumo kaj havas la rekonon de la latva registaro kiel arkitektura monumento de nacia signifo.[2] [3] [4]

interna impreso
balkono de la supra, virina parto
plafona vitralo

La sinagogo estis konstruita inter la jaroj 1903 kaj 1905 laŭ planoj de la arkitekto Wilhelm Neumann en secesia stilo.[5] Kiam la sinagogoj de Rigo estis bruligita en 1941 per la germanaj nazioj kaj iliaj latvaj kunlaborantoj, la Peitav-sinagogo estis la sola kiu postvivis pro sia situo en la Malnova Urbo, proksime najbara al aliaj konstruaĵoj. (Vidu la artikolon Forbruligo de la sinagogoj de Rigo.) Poste dum la Dua Mondmilito, la sinagogo estis uzita kiel kelo. [3]

Dum la epoko de sovetunia regado, la sinagogo estis unu el la relative malmultaj judaj preĝejoj en Sovetunio, kiuj ricevis la permeson resti malfermitaj. Post kiam Latvio reakiris ŝtatan sendependecon, la sinagogo estis damaĝita fare de atencoj en 1995 kaj 1998.[6]

La restarigo de la sinagogo, parte financita fare de la Eŭropa Unio kaj de la latva registaro, estis finita en 2009. La inaŭguran ceremonion ĉeestis la latvia prezidento Valdis Zatlers kaj ĉefministro Valdis Dombrovskis samkiel la israela ministro pri diasporaj aferoj (do pri eksterisraelaj judoj) Juli-Joel Edelstein.[7]

Referencoj

  1. La vorto שול (Ŝul), parenca al la germana vorto "Schule" (lernejo), en la jida lingvo ofte uziĝas por ĉiuj sinagogaj kaj apudsinagogaj instalaĵoj de loka juda komunumo, kaj preĝejo (sinagogo), porinfana lernejo, porplenkreskula riligia altlernejo kaj pliaj komunumaj kunvenejoj.
  2. artikolo "La Riga sinagogo de strato Peitavas (Peitav-Ŝul)" en retejo de la Juda Komunumo de Latvio (jews.lv), vidita la 26-an de januaro 2014 angle
  3. 3,0 3,1 PDF-dosiera artikolo "latvaj prezidanto kaj ĉefministro aliĝas al la inaŭguro de la renovigita historia riga sinagogo", en retejo de la Latva Instituto, same vidita la 26-an de januaro 20149 angle
  4. Maureen Shamee: artikolo "remalfermo de la renovigita sinagogo en Rigo" el retejo de la eŭropa juda gazetara agentejo la 28-an de aŭgusto 2009, arkivigita versio, same vidita la 26-an de januaro 2014 angle
  5. Paul Morton: artikolo "la sinagogo de Rigo antaŭvidas novan vivon", en la retejo Baltic Times, la 22-an de februaro 2006, vidita la 2-an de januaro 2014 angle
  6. artikolo "latva policestro senpostenigita pro bombado de la sinagogo de Rigo" en la retejo BBC News la 2-an de aprilo 1998, vidita la 26-an de januaro 2014 angle
  7. artikolo de Haviv Rettig Gur en la gazeto Jerusalem Post la 30-an de aŭgusto 2009 pri la unua vizito de Juli-Joel Edelstein en la sinagogo en 1984, pri posta trijara malliberigo fare de la sovetuniaj aŭtoritatoj, kaj pri lia reveno al la sinagogo 25 jarojn poste kiel israela ministro pri diasporaj aferoj, vidita la 26-an de januaro 2014 angle