Penango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la subŝtato Penango de Malajzio. Pri la samnoma komunumo de Italio, vidu la artikolon Penango (Italio).
Penango
Penang, plenforme Pulau Pinang

provinco de Malajzio
Bazaj informoj
Ĉefurbo George Town
Areo 1 048 km²
Loĝantaro 1 520 143 (stato de 2010)
flago
flago
vdr

Penango - malaje Penang, plenforme Pulau Pinang - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion kaj la nomo de ĝia precipa insulo. La subŝtato kovras areon de 1 048 kvadrataj kilometroj - parte en la insulo Penango ĉe la nordokcidenta marbordo de la malaja duoninsulo, parte en la neinsula teritorio Seberang Perai, kiu estas parto de la malaja duoninsulo kaj de duoninsula Malajzio, kaj parte en iuj kromaj insuletoj. En sia historio multajn jarojn kolonio de Britio, politike ĝi unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro 2010 Penango havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 1 500 homoj laŭ kvadrata kilometro - la teritorio do estas altgrade urbigita kaj en komparo al multaj aliaj partoj de Malajzio tre dense loĝata. Administra centro estas la urbo Ĝorĝtaŭno (George Town).

panoramo de la subŝtata ĉefurbo Ĝorĝtaŭno

Distriktoj

Urboj kaj vilaĝoj

Insuloj

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo