Putraĝajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Teritorio Putraĝajo
Wilayah Persekutuan Putrajaya
الأراضي الاتحادية بوتراجايا

Putraĝajo en Malajzio
Putraĝajo en Malajzio
administra centro • federacia teritorio de Malajzio
Bazaj informoj
Areo 49 km²
Loĝantaro 67 964 (stato de 2010)
ISO-kodo MY-16
flago
flago
Administrado
Poŝtkodo 62000–62999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 67 964  (2010) [+]
Loĝdenso 1 387 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 56′ N, 101° 41′ O (mapo)2.93101.69Koordinatoj: 2° 56′ N, 101° 41′ O (mapo) [+]
Areo 49 km² (4 900 ha) [+]
Putraĝajo (Malajzio)
Putraĝajo (Malajzio)
DEC
Putraĝajo
Putraĝajo
Situo de Putraĝajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Putrajaya [+]
vdr

Putraĝajo (malaje Putrajaya, plenforme Wilayah Persekutuan Putrajaya, en araba alfabeto  الأراضي الاتحادية &بوتراجايا) estas planita urbo kaj unu el la 3 federaciaj teritorioj de Malajzio, kiuj kune kun la 13 subŝtatoj konsistigas la federacian ŝtaton. La teritorio kovras areon de 49 kvadrataj kilometroj 25 kilometrojn sude de Kuala-Lumpuro. Laŭ stato de la jaro 2010 la urbo havis 67 964 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 1400 homoj laŭ kvadrata kilometro.

La urbo servas kiel la federacia administra centro de Malajzio. La sidejo de la registaro estis translokita tien en 1999 el Kuala-Lumpuro, pro la troloĝiĝo kaj spacomanko en la metropolo. Tamen Kuala-Lumpuro restas la nacia ĉefurbo de Malajzio, estante la sidejo de la reĝo kaj de la nacia parlamento, krom esti la nacia komerca kaj financa centro. En 2001, Putraĝajo iĝis la tria federacia teritorio de Malajzio, post Kuala-Lumpuro kaj Labuano.

La urbo ricevis sian nomon laŭ la unua ĉefministro de Malajzio, Tunku Abdul Rahman Putra. En la malaja kaj sanskrita, la vortoj "putra""putera" signifas "princo" aŭ "vira infano" ("knabina infano" estas nomata "putri" en la sanskrita), kaj "ĝaja" signifas "sukceso" aŭ "venko". La disvolviĝo de Putraĝajo komenciĝis en la 1990-aj jaroj, ĝis hodiaŭ multaj gravaj konstruaĵoj estas finitaj kaj antaŭvidatas ke la loĝantaro plu kresku.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]