Ĝohoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝohoro
Johor Darul Ta'zim
Johor state locator.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Johor Bahru
Areo 19 210 km²
Loĝantaro 3 348 283 (stato de 2010)
flago
flago
v  d  r
Information icon.svg

Ĝohoro - malaje Johor, plenforme Johor Darul Ta'zim - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 19 210 kvadrataj kilometroj en la sudo de la malaja duoninsulo. Laŭ stato de la jaro 2010 ĝi havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 174 homoj laŭ kvadrata kilometro. Temas pri unu el la plej evoluintaj partoj de Malajzio. Administra centro kaj sultana rezidejo estas la urbo Johor Bahru (Ĝohor-Baruo), antaŭe konata kiel Tanjung Puteri (malaje por princina kabo) kaj Muar. La malnova ŝtata ĉefurbo estas Johor Lama.

Ĝohoro estas ĉirkaŭata de la subŝtatoj Pahango norde, Malako kaj Negeri-Sembilano nordokcidente. Sude ĝin limigas la ĝohora markolo, kiu disigas Ĝohoron de la Respubliko de Singapuro. La subŝtato ankaŭ dividas maran limon kun la insulara kaj kontinenta partoj de la indonezia teritorio Riauo, respektive oriente (insulara parto) kaj okcidente (kontinenta parto) de la sudĉina maro kaj la malaka markolo.

Ĝohoro estas ankaŭ konata per sia araba honora titolo, Darul Ta'zim, aŭ "adobo de digno", kaj foje alternative estas literumata Johore kun fina litero "e".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Johor" devenas de la araba vorto Ĝaŭhari, 'gemo' / 'juvelo'. La malajoj tendencas nomi lokon laŭ naturaj objektoj tie troveblaj aŭ videblaj en granda abundo. Antaŭ ol la nomo Johor estis elektita, la areo sude de la rivero Muar ĝis la insulo Singapuro estis konata kiel Tanah Ujong aŭ "terfino" en la malaja, pro sia lokiĝo fine de la malaja duoninsulo. Cetere, Ĝohoro estas la plej suda punkto de la malinsula parto de la azia kontinento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

la distriktoj de Ĝohoro

Ĝohoro estas la 5-a plej granda subŝtato de Malajzio laŭ areo kaj la 2-a plej multnombre loĝata. Laŭ la oficiala censo de 2000, el la tiam 2,75 milionoj loĝantoj de Ĝohoro etne estis 54 procentaĵoj da malajoj, 35 procentaĵoj da ĉinoj, 7 procentaĵoj da hindoj kaj 4 procentaĵoj da aliuloj. Ĝi estas la plej suda ŝtato de la Duoninsula Malajzio, kaj lokiĝas inter la nordaj latitudoj 1 ° 20 ' kaj 2 ° 35'. La plej alta punkto de Ĝohoro estas la monto Gunung Ledang, 1 276 metrojn super la marnivelo. La subŝtato ankaŭ havas 400 kilometrojn da marbordo - kaj oriente kaj okcidente.

Ĝohoro havas 8 grandajn insulojn, nome Pulau Aur, Pulau Besar, Pulau Dayang, Pulau Fajlilo, Pulau Pemanggil, Pulau Rawa, Pulau Sibu, Pulau Tengah kaj Pulau Tinggi. Aldone ekzistas multnombraj pliaj insuletoj.

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Strando ĉe Mersing.
Policejo de Chamek.
La plej alta konstruaĵo en Segamat kiu iam gastigis bankojn kaj vendejojn, nune ĝi estas abandonita kaj reuzita kiel apusa birdonestejo.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Monarkio[redakti | redakti fonton]

la sultana palaco en Johor Bahru

Ĝohoro estas konstitucia monarkio. Ĝi estis la unua subŝtato de Malajzio kiu adoptis la sistemon de konstitucia monarkio tra Undang-undang Tubuh Negeri Johor, la ŝtata konstitucio verkita de sultano Abu Bakar. La konstitucia gvidanto de Johori estas la sultano. Ĉi-tiun heredan pozicion nur povas havi membro de la johora reĝa familio, kiu devenas de sultano Abu Bakar. De 1981 ĝis 2010 la ŝtatestro estis sultano Iskandar Al-Haj. Post lia morto la 22-an de januaro 2010, Tunku Ibrahim Ismail Ibni Almarhum Sultan Iskandar estis proklamita kiel la nova sultano la 23-an de januaro.

Ĝohoro estis la unua kaj nuntempe estas la sola ŝtata de Malajzio kiu havas sian propran armeon, nomata Timbalan Setia Negeri - temas pri privata armeo de la sultano kiu lokiĝas en la urbo Johor Bahru.

Distriktoj aŭ regionoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]