Pengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aluminia monero de 1 hungara pengo, flosanta sur akvo kaj tiel pruvanta la akvosurfacan tension

La pengo, hungare pengő, estis la oficiala monunuo de Hungara reĝlando de la 1-a de januaro 1927 ĝis la 31-a de julio 1946.

Post la Unua Mondmilito, en Hungario oni uzis la monunuon krono, kiu rapide perdis la valoron. Por malhelpi la inflacion, oni fondis la Hungaran Nacian Bankon en 1924. Post tio, la hungara registaro emisiis ŝtatan obligacion, eksterlande aĉeteblan (t.n. popolliga obligacio). La hungara registaro bazis la jaran buĝeton en 1925 je orbazo, la valoron de la krono ligis al la brita pundo. La financa komisio de la Ligo de Nacioj aprobis en septembro samjare la raporton pri financa situo de Hungario, tiel ebliĝis enkonduki la novan monunuon. La nova monunuo aperis fine de 1926 kaj oni deklaris ties valoron, ke 1 kg pura oro egalas al 3800 pengoj, sed tiun ŝanĝeblecon oni malebligis post la granda depresio de 1929–33.

Post la Dua Mondmilito okazis en Hungario la plej granda inflacio de la mondo. Stabilecon de la hungara ekonomio kreis nur la enkonduko de nova monunuo: La 1-an de aŭgusto 1946 ekvalidis la forinto, kiu tiam egalis al 400.000 kvarilionoj (4 kun 29 nuloj: 400.000.000.000.000.000.000.000.000.000) da pengoj aŭ al 200 milionoj da impostpengoj.

La monero de pengo estis la filero (= 1 centono de pengo).

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

La hungara nomo pengő (laŭvorte plektranta) signifis pli frue - en ĝenerala parolo - metalmonon, kiu donis plektran sonon kiam oni batetis ĝin al dura objekto. Iam oni nomis ĉiun noblametalan monon pengő post ties plektra sono. Tiu sono signis la bonecon, oran kaj arĝentan entenon. Ĝis 1858 ekzistis eĉ aparta pengo-forinto, kiu estis pregita el arĝento.