Pennisetum purpureum
Greso Elefanto | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Pennisetum purpureum Schumach., 1827 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Greso Elefanto (Pennisetum purpureum, Schumach. 1827) (aŭ Uganda greso) estas specio de greso de familio poacoj indiĝena de la tropikaj herbejoj de Afriko. Ĝi estas alta staŭdo, iĝante al 2-4.5 metroj alta, malofte ĝis 7.5 metroj, kun folioj 30-120 centimetrojn longaj kaj 1-5 centimetrojn larĝaj. Estas centoj da varioj en multaj landoj ĉirkaŭ la mondo.
La nomo Elefanto devenas el la fakto ke tiu greso estas favorata manĝaĵo de elefantoj.
Kultivado
Furaĝo
Ĝi havas tre altan produktivecon kiel furaĝherbo por brutaro kaj faŭno.
Biofuelo
Ĝi povas esti mortigita pro malforta frosto sed estas kutime rikoltitaj antaŭ vintro tiel ke ĝi povas esti bruligata en elektrocentraloj. Ĝi havas tre altan produktivecon kiel biofuela kultivaĵo.
Biologia lukto kontraŭ plagoj (plantdamaĝuloj)
Ĝi estis proponita kiel kontraŭrimedo al la maizoborulo en Nordameriko, ĉar ĝi altiras kaj kaptas tiun damaĝbeston[1]. Ĝi estas alelopata al trudherbo Strigao (Striga sp).
Erozia kontrolo
Ĝi estis plantita en Kenjo sur artefaritaj terasoj helpante ĉesigi erozion, laŭ John Seymour.
Media rekuperigilo (grundo–rekupera planto)
ABC Science raportas ke "teamo da aŭstraliaj kaj ĉinaj sciencistoj asertas esti iniciatintaj metodon, utiligante ĝin kiel fitorekuperigilo por purigi poluitan teron kaj disponigi ekologie renoviĝantan energian rimedon en la procezo."[2]
Referencoj
- ↑ Dr. Ricarda Steinbrecher, atestaĵo al Forstado Komisiono de Senato de Kanado, 5 decembro 2006
- ↑ Herbo povas iĝi toksa rubenergio.
- FAO Animal Feed Resources Information System: Pennisetum purpureum
- FAO: Pennisetum purpureum
- Tropical Forages: Pennisetum purpureum
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Wikimedia Komunpaŝtejo havas amaskomunikilojn rilatigitaj al: Pennisetum-purpureum
- Datumoj rilatigis al Pennisetum purpureum ĉe Vikispecioj