Peter Mittermayr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter MITTERMAYR (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1942 en Salcburgo) estas emerita aŭstra oficisto. Inter 1973 kaj 2002 li estris la prezidan sekcion de la oficejo de la landa registaro de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj, politika scienco, germanistiko, romanistiko kaj administradscienco en Insbruko, Salcburgo, Parizo kaj Kembriĝo (Masaĉuseco) li ekdeĵoris federaciregistare sub la regado de ministroprezidanto Hans Lechner. Mittermayer estis pioniro de aktiva regiona politikfaro pri eksteraj aferoj kaj antaŭenpuŝis en Salcburgio novan memkonfidon ene de Aŭstrio kaj de la tuta mondo. Li organizis multajn vizitojn de altranguloj en Salacburgo kaj internaciajn kongresojn.

Krome li estis afergvidanto en la evoluigpolitika komisiono de Salcburgio kaj adjunktis dum trejnado de estontaj diplomatoj. Estante ano de la aŭstria filio de UNESKO li ege engaĝiĝis pri la akcepto de la kerno de Salcburgo sur la Monda heredaĵo-listo. Krome li helpis krei salcburgian buroon en Bruselo por konatigi salcburgiajn interesojn ĉe Eŭropa Unio. Sukcese li venigis gravajn kongresojn Salcburgon: ekz. plurfoje gastis tie, danke ankaŭ al Mittermayr, Roma Klubo kaj Monda Ekonomia Forumo.

Respondecante siapostene por sciencaj farotaĵoj li memkompreneble ade peris kontaktojn inter la (landa) politikistaro kaj la Salcburga universitato. Jen kelkaj aliaj agadoj liaj: fondo de International Salzburg Association, kreo de memorejo por Michael Haydn kaj de fonduso de Christian Doppler, havigo de instituto pri homaj rajtoj kaj de instituto pri aŭstria jurpolitiko, aliaranĝo de la ĉiujara salcburga muzikfestivalo dum la paska tempo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kun Hans Spatzenegger: Die Welt zu Gast in Salzburg: Episoden und Intermezzi. Verlag Anton Pustet, Salzburg 2009
  • kun Hans Spatzenegger: Chronik der K.Ö.H.V. Rupertina 1962–2007. Salzburg 2007
  • Das Mahl – Handlungsraum für Repräsentation und Kommunikation. Ĉe: Mahl und Repräsentation. Verlag Schöningh, Paderborn 2000
  • Das Ritual der Staatsbesuche am Beispiel des Landes Salzburg. Ĉe: Rituale der Gastlichkeit. Salzburger Beiträge zur Volkskunde 9 (1997)
  • Die Praxis der regionalen Außenpolitik des Landes Salzburg. Ĉe: Schriftenreihe des Landespressebüros, Serie Salzburg-Dokumentationen, nr. 108 (1993)
  • Grenzüberschreitende Raumplanung. Ĉe: Österreichs außenpolitische Dokumentation. Eldonis Bundesministerium für auswärtige Angelegenheiten. Wien 1991
  • kun Adolf Haslinger: Salzburger Kulturlexikon. Residenzverlag, Salzburg 1987. Nova eldono 2001
  • Salzburg am Puls der Weltpolitik. Ĉe: Salzburger Jungbürgerbuch. Verlag Alfred Winter, Salzburg 1981
  • Salzburger Wahlrechtssammlung 1978. Eldonis Amt der Salzburger Landesregierung
  • projektgvidado de la serio Salzburger Portraits (Schriftenreihe des Landespressebüros)

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • meritsignoj de sume 15 ŝtatoj
  • 1992: Goldenes Ehrenzeichen des Landes Salzburg
  • 1995: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 1995: Deutsches Bundesverdienstkreuz I. Klasse
  • 1997: oficiro de Ordre national du Mérite (Parizo)[1]
  • 2002: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Mittermayr en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]