Adolf Haslinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Haslinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1933 (1933-03-23)
en Saalfelden
Morto 7-an de januaro 2013 (2013-01-07) (79-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Memorigilo Adolf Haslinger
Profesio
Okupo germanisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf HASLINGER (naskiĝinta la 23-an de marto 1933 en Saalfelden, mortinta la 7-an de januaro 2013 en Salcburgo) estis aŭstra anglistikisto kaj germanisto. Inter 1995 kaj 2003 li rektoris ĉe la Salcburga universitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Adolf Haslinger finstudis en 1961 pri anglistiko kaj germanistiko ĉe la Universitato de Innsbruck per defendo de disertaĵo pri la dialektoj de Pinzgau. Kiam en la 1964-a jaro (re)fondiĝis li tie ekdeĵoris asistante. Post habilitiĝo en 1969 pri Epische Formen im höfischen Barockroman (epikaj formoj en al kortega barokromano) li nomumiĝis en 1973 eksterorda kaj en 1976 orda profesoro pri aŭstria literaturo.

Adolf Haslinger estris la de li mem en 1977 fonditan Salcburgan Literaturarkivon kaj estraranis en diversaj literaturaj societoj kaj kluboj. Krome li kunfondis Internationale Thomas-Bernhard-Gesellschaft, engaĝiĝemulan rondon memorigontan la verkojn kaj talenton de Thomas Bernhard.

Agado[redakti | redakti fonton]

Adolf Haslinger ĉefe interesiĝis (krom pri baroka literaturo kaj la eldonado de tekstoj de Adalbert Stifter kaj George Saiko) pri la aŭstria aktuala literaturo: tion atestas liaj eseoj kaj laboraĵoj pri H. C. Artmann, Konrad Bayer, Thomas Bernhard, Heimito von Doderer, Franz Innerhofer kaj Andreas Okopenko. Apenaŭ ekprofesorinte li fondis en 1977 la Salcburgan Literaturarkivon kiu sukcesis akiri altvalorajn manuskriptojn kaj arkivaĵojn de Thomas Bernhard, Peter Handke aŭ eĉ Stefan Zweig. Estante prezidanto de la salcburga filio de Rotario li iniciatis la munton de memortabulo pri Bernhard ĉe la muro de la Salcburga Landa Teatrejo pro ties multaj premieroj surlokaj. Kun la nobelpremiito Peter Handke li amikiĝis.

Alia fokuso estis pri la historio kaj kulturo salcburgaj, pro kio li kune kun Peter Mittermayr eldonis la kulturleksikonon Salzburger Kulturlexikon. Jam komence la 1970-aj jaroj li furoris kaŝe per laboraĵoj pri James Joyce kaj ties kontaktoj kun Salcburgo, Feldkirch kaj Innsbruck. Malgraŭ la fakto ke Joyce nur feriumis kelkajn tagojn Salcburge ja valoris esplori la impresojn de Salcburgo je Joyce kaj liajn agadojn ĉi-tie.[1]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1994: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "James Joyce und Salzburg" - Ĉe: Das Salzburger Jahr. Eine Kulturchronik (1970/71), p. 35-36
  2. listo de honoritoj